Azov-bataliono

Regimento de la Ukraina Nacia Gvardio


La Sturmbrigado "Azov" (ukraine Штурмова бригада «Азов»; Ŝturmova brihada "Azov") ankaŭ konata kiel Azov-regimento (ukraine Полк «Азов»; Polk "Azov"), estas nov-nazia[1] iama milicia grupo kiu nun estas unuo de la Nacigvardio de Ukrainio[2], bazita en Mariupolo, en la Azov-marborda regiono.[3] Azov formiĝis kiel volontulmilico en majo 2014[4] kiel Azov-bataliono (ukraine батальйон «Азов»; Batalion "Azov"), kaj poste batalis kontraŭ rusaj separismaj trupoj en la Donbasa Milito. Ĝi spertis sian unuan batalsperton dum la repreno de Mariupolo de por-rusaj separistoj en junio 2014. Ĝi estis komence organizita kiel volontula polickompanio, kaj poste, la 12an de novembro 2014, Azov estis integrigita en la Nacigvardio[5] kiel Specialaj Operaciaj Taĉmentoj "Azov" (ukraine Окремий загін спеціального призначення «Азов»; Okremij zahin spetsialnoho priznaĉennia "Azov").

Azov-bataliono
Sturmbrigado Azov

Jaroj 5-an de majo 2014 — nun
Lando Ukrainio
Subiĝas al Ministerio pri internaj aferoj
Parto de Nacigvardio
Tipo Mekanizita infanterio
Rolo Ĝendarmo
Stabejo Mariupolo
Kromnomo "Nigraj viroj"
Koloroj Blua kaj oro
Bataloj batalo de Azovstal
Komandestro Nikita Nadtoĉij
Famaj komandestroj Andrij Biletski
Ihor Mosiĉuk
Vadim Trojan
Maksim Zhorin
Denis Prokopenko
Anatolij Sidorenko
vdr

La bataliono estis akuzita pri torturo kaj militkrimoj, same kiel nov-naziaj simpatioj[6] [7]. Ĝi uzis polemikajn simbolojn[8], ilia emblemo reprezentas la Wolfsangel, nazian simbolon uzitan fare de la dua SS Panzer Division Das Reich. Azov-reprezentantoj asertis ke la emblemo estas mallongigo de "Nacia Ideo" (ukraine: Ідея Нації) kaj neas ligojn kun novnaziismo.[12] En marto 2015, batalionreprezentanto deklaris al USA Today ke proksimume 10-20% de la taĉmentanaro estis nazioj[9]. La Usona Kongreso blokis armean helpon al Azov en 2018 pro ĝia blankul-supereca ideologio[10]. Membroj de la bataliono venis el 22 landoj kaj estas de diversaj fonoj[11][12]. En 2017, la grandeco de la regimento estis taksita je pli ol 2,500 membroj[13], sed antaŭ 2022, ĝi estis taksita je 900 membroj[14].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rise of Far-Right Extremism in the United States ([1]] CSIS, 7-a de novembro 2018
  2. lets loose Men in Black ([2]) The Times, 14-a de februaro 2022
  3. THE SEPARATISTS FIRED ON A BUS WITH FIGHTERS OF THE "AZOV" SPECIAL POLICE BATTALION (angle). Ministry of Internal Affairs of Ukraine (2014-05-07). Arkivita el la originalo je 2018-12-13. Alirita 2024-03-14.
  4. crisis: Inside the Mariupol base of the controversial Azov battalion ([3]) ABC News, 23-a de marto 2015
  5. a Far-Right Battalion Became a Part of Ukraine’s National Guard ([4]) Vice, 16-a de februaro 2022
  6. "Азова" заперечує зв'язок символіки батальйону з нацизмом ([5])
  7. Azov, the far-Right brigade killing Russian generals and playing a PR game in the Ukraine war The Dily Telegraph, 18-a de marto 2022
  8. "Campfire Songs and Kalashnikovs" ([6]) Foreign Policy, 30-a de decembro 2018
  9. buses-separatists/24664937/|"Volunteer Ukrainian unit includes Nazis" USA Today, 10-a de marto 2015
  10. bans arms to Ukraine militia linked to neo-Nazis ([7]) The Hill, 27-a de marto 2018
  11. a Swedish Sniper Found Redemption in the Ukraine War([8]) dailysignal.com, 11-a de aprilo 2018
  12. или манипуляция: усиливается ли притеснение евреев в Украине? ([9]) BBC News, 14-a de majo 2018
  13. Deutsche heuern bei rechtsextremem ukrainischen Bataillon an ([10])Der Spiegel, 11-a de novembro 2017
  14. Who are Ukraine’s far-right Azov regiment? (Profile: Who are Ukraine’s far-right Azov regiment? (arkivo), Al Jazeera, 1-a de marto 2022

Bibliografio redakti

  • Paweł Terpiłowski, Polska w doktrynie geopolitycznej Ruchu Azowskiego (Pollando en geopolitika doktrino de Azova Movado). „Wschodnioznawstwo”, p. 193–203, 2017. Instytut Studiów Międzynarodowych (Universitato de Vroclavo), Oficyna Wydawnicza Arboretum. ISSN 2082-7695

Eksteraj ligiloj redakti