Azumanga Daio

Azumanga la Granda Reĝo (japane: あずまんが大王 [azumanga dajō]; hepburne: Azumanga Daiō) estas japana 4-kadra mangao kaj animea serio de Azuma Kijohiko. La mangao aperis ekde decembro 1999 ĝis majo 2002 en la magazino "Gekkan Comic Dengeki Daiō" (MediaWorks). 4 manga-seriaj libroj estas vendataj.

Azumanga Daio
Originala titolo あずまんが大王
[Azumanga Daiō]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro sekco de vivo, lernejo, komedio
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Azuma Kijohiko
Publikiginto MediaWorks,
Shogakukan (reapero)
Magazino Dengeki Daio
Aperdatoj februaro 1999 —
junio 2002
Volumoj 4
Reta animeo (ONA)
Azumanga la Reta Granda
Originala titolo あずまんがWeb大王
[Azumanga Ŭebu Daiō]
Reĝisoro(j) Asano Fumiaki
Studio(j) Ajia-do Animation Works
Aperdatoj 28a de decembro 2000
Daŭro 4 min.
Animea filmeto
Azumanga la Granda: La Animaciaĵo
Originala titolo あずまんが大王 THE ANIMATION [Azumanga Daiō Za Animēŝon]
Reĝisoro(j) Niŝikiori Hiroŝi
Studio(j) J.C.Staff
Aperdatoj 22a de decembro 2001
Daŭro 6 min.
Animeo (tv)
Azumanga la Granda: La Animaciaĵo
Originala titolo あずまんが大王 THE ANIMATION [Azumanga Daiō Za Animēŝon]
Reĝisoro(j) Niŝikiori Hiroŝi
Studio(j) J.C.Staff
Televidaj retoj TV Tokyo
Aperdatoj 8a de aprilo 2002 —
30a de septembro 2002
Epizodoj 26
vdr

Resumo redakti

Ĝi estas komedio pri altlernejanoj. Plejmulto de roluloj estas lernantoj. Ĝi desegnas ilian tre mildan lernejan vivon, dum aliaj lernejaj literaturoj (ekz. "School Rumble") desegnas romancon aŭ batalon. La verkanto havigis fortajn karakterizaĵojn al roluloj. La mangao ne havas certan ĉefrolulon, tamen 6 lernantoj: MIHAMA Ĉijo, TAKINO Tomo, MIZUHARA Kojomi, KASUGA Ajumu, Sakaki, Kagura estas konsiderataj ĉefaj roluloj.

La serio rilatas al reala tempa fluo; en printempo ili promociiĝas al plialta grado, en aŭtuno ili havas Sporta Festo kaj Lerneja Festo, kaj la serio finiĝas, kiam ili estas diplomitaj de la lernejo.

Roluloj redakti

Ses lernantoj kaj du instruistinoj estas ĉefaj roluloj, aperas alie harstariga vir-instruisto Kimura-sensej, kiu malordinare obsedas dekjarajn knabinojn, alia knabino Kaorin kiu absorbiĝas Sakaki, kaj ilia amiko Ĉihiro kiu havas relative malgrandan rolon en la rakonto.

Lernantoj redakti

  • MIHAMA Ĉijo (美浜 ちよ [Mihama Ĉijo])

Supere saĝa kaj riĉa knabino konata kiel Ĉijo-ĉan. Ŝi promociiĝis de 5-a grado de elementa lernejo al 1-a grado de altlernejo je 5 gradoj (eĉ sen lerni en mezlernejo) kaj ankoraŭ estas ĉe la pinto de la klaso. Tiel grado-preterlaso estas nepensebla en Japana eduko-sistemo. Ĉijo-ĉan estas tre ĉarma, tamen ŝiaj amikoj iufoje ekspluatas ŝian kapablon, ili kopias ŝian hejmtaskon. Tamen, ŝia staturo estas pli malalta kompare kun ŝiaj samklasanoj, interalie gimnastiko estas ŝarĝas al ŝi. Langrompilo kaj sporto estas nur aferoj je kioj ŝi estas mallertaj.

Kvankam ŝi estas ne atleta, ŝi estas basbalo-ŝatanto kiu subtenas la Jomiuri Ĝaiancu, kaj havas aŭtografon de Takahaŝi Joŝinobu. Ŝi interesiĝas pri kuirarto, kaj ŝi pakas sian obento-keston ĉiumatene.

Kiam ŝi eniĝis la altlernejon, Ĉijo estas 10-jaraĝa.

Flue en ŝia lasta lernjaro de la lernejo, Ĉijo anoncis, ke ŝi planas studi en la Usono.

  • TAKINO Tomo (滝野 智 [Takino Tomo])

Nomata "Tomo-chan"[tomo-ĉan]. Ŝi estas tre energia, konkurema kaj samtempe neatleta kaj maldiligenta. Ŝi emas inciti ĉiujn ĉirkaŭ ŝi, interalie Jomi-n, kiu estas ŝia samklasano ekde elementa lernejo. Ŝi estas vokata "Bonkuras" (stultuloj).

  • MIZUHARA Kojomi (水原 暦 [Mizuhara Kojomi])

Pli konata kiel Jomi. Ŝi estas amikino de Tomo ekde elementa lernejo. Ŝi surhavas okulvitrojn kaj estas plej matura studento de la grupo, estas atleta kaj bona je lerneja grado. Malgraŭ bona figuro, ŝi zorgas sian pezon kaj provas diversajn dietojn por iĝi pli maldika. Ŝi amas spicajn manĝaĵojn kaj dolĉajn manĝaĵojn. Karaokeo plaĉas al ŝi, sed ŝi kantas tre malbone.

  • KASUGA Ajumu (春日 歩 [kasuga ajumu])

Pli konata kiel Osaka (大阪 [Ōsaka]). Ŝi estas translokiĝinta studento el Osako. Tomo supozis, ke Ajumu estus kliŝa Osakano (laŭta, vigla kaj ŝatas ŝercon), Tomo moknomis ŝin "Osaka", kvankam Tomo ne trovis tipajn Osakanajn karakterizaĵon je Ajumu. Ŝia moknomo estas konata de la instruisto, kaj uzata en la klasa nomaro. En la mangao, Osaka menciis, ke ŝi naskiĝis en la gubernio Ŭakajama kaj loĝis en Kobe kiam ŝi estis en elementa lernejo. Tomo, kiu ne scias, kie Ŭakajama lokiĝas, diris Ajumu "Vi estas simple Osaka".

Ŝi estas ne atleta, kuras pli malrapide ol Ĉijo-ĉan, kaj ne bona je lerneja grado, tamen tre bona je kvizo. Ŝia imago estas tre unika, en ŝia imago, Ĉiyo-ĉan povas flugi per harligaĵoj.

  • SAKAKI (榊 [sakaki]) (la persona nomo ne aperis en la serio)

Nomata "Sakaki-san". Ŝi estas alta kaj mol-tona. Ŝi estas atleta kaj bona je lerneja grado, tamen malbona je kudrado kaj desegno. Ĉar ŝi estas sinĝena kaj silentema, ŝia silento estas miskomprenata tiel, ke ŝi estas virino malfacile alproksimiĝebla. Alia junulino Kaorin absorbiĝas Sakaki. Malgraŭ tio, ŝi havas sekreton, ke ŝi amas diversajn ĉarmaĵojn. Ŝi amas katojn, tamen ial katoj ĉiam mordas/gratas ŝin, aparte la griza kato, kiun ŝi nomis Kami-neko (lit. grato-kato). Ŝi renkontis Iriomote-monto-katon rilate al la fino de la serio, kiun ŝi vokis Jamamajaa (Okinava lingvo por Iriomote-monto-kato, lit. Kato en monto). Poste ŝi nomis ĝin Majaa. Ŝi decidis iĝi besto-kuracisto, ŝi prenis konkurson por eniĝi besto-medicinan fakultaton.

  • KAGURA (神楽 [Kagura]) (la persona nomo ne aperis en la serio)

Ŝi estas atleta kaj apartenas al klubo pri naĝo. En la 1-a lernjaro, ŝi apartenis al 5-a klaso dum la aliaj 5 ĉefrolaj lernantoj apartenis al 3-a klaso. En Lerneja Sporta Festo, ŝi rivalis al Sakaki. Ekde la 2-a grado, ŝi apartenis al la sama klaso kiel ili, supoze Jukari-sensej aldonis ŝin al sia klaso por venki je Sporta Festo. Post tio, Kagura fojfoje defias konkurson kontraŭ Sakaki. Ŝi estas atleta sed malbona je lerneja grado.

Instruistoj redakti

  • TANIZAKI Jukari (谷崎 ゆかり [Tanizaki Jukari])

Jukari-sensej, pli konata kiel Jukari-ĉan. Ŝi estas respondeca instruisto de la klaso de la junulinoj, kaj ankaŭ siaj instruisto de la angla lingvo. Ŝia metodo estas tre malbanala kaj ŝi estas amika al klasanoj.

Dependante la tagon, tempon kaj sian humoron, ŝi povas esti terura tirano aŭ aminda instruisto. Ŝi estas sufiĉe bela, tamen pro iom malbona karaktero ŝi ankoraŭ ne edziniĝis.

Ŝia direkto estas tre trokuraĝa kaj danĝera, ĝi damaĝas al ŝia aŭto nomata "Jukari-Guruma" (supoze "Nissan Cefiro" tipo A32 1994—1998) kaj lasis emocian cikatron al iuj el la ĉefaj fikciuloj, interalie Ĉijo.

  • KUROSAŬA Minamo (黒沢 みなも [Kurosaŭa Minamo])

Kurosawa-sensei, pli konata kiel Njamo (にゃも) estas instruisto pri gimnastiko, kaj amiko de Jukari ekde altlernejo. Ŝi diferencas de Jukari, havas popularecon ĉe lernantoj, lernantoj de sia klaso donis donacon al ŝi dum ŝia naskiĝtago (Jukari ĵaluzis tion). Ŝia propra aŭto estas "Toyota Vitz"(SCP10/NCP10-serioj; 1999—2005) kaj ĝin prenas Jukari ĉiutage al la lernejo kaj el ĝi, alie povas direkti kamioneton, "Nissan Elgrand" dum Jukari direktas tre danĝere. Nun ŝi estas fraŭlino, kaj ne havas amaton.

  • KIMURA-sensej (木村先生 [Kimura-sensej]) (la persona nomo ne aperis en la serio)

Kimura, pli konata kiel Kimura-sensej, estas la nura regula virfiguro de la serio. Kimura estas "timiga" kaj efebofila instruisto de la klasika japana kiu malkaŝe koncedas ke li iĝis instruisto por esti ĉirkaŭ gimnazianoj. Li estas konstante malĉasta kaj malkaŝe serĉas senkulpigojn por "observi" la knabinojn, kiel ekzemple dum naĝadklaso aŭ kiam ili estas mezuritaj kaj pesitaj fare de la lernejflegistino. Li ŝatas precipe Kaorin, multe al lia teruro. Li nomas ŝin sub ŝia moknomo "Kaorin", kaj ŝi sentas ke li prenas ŝiajn amojn al malkonvena nivelo por studento-instruista rilato. Kiam ŝi esprimas siajn obĵetojn kontraŭ estado nomita "Kaorin" fare de li, li tiam petas al ŝi nomi lin sub la same dolĉa nomo "Kimurin", kiun li konsideras komercinterkonsento kvankam nomi ŝin Kaorin. Ne surprize, Kaorin malakceptas ĉi tiun proponon.

Eksteraj ligiloj redakti