Val BiroBálint Bíró, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Bíró Bálint István, en Britio Balint Stephen Biro estis hungardevena brita grafikisto, ilustristo, verkisto pri infanaj libroj.

Bálint Bíró
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1921 (1921-10-06)
en Budapeŝto
Morto 4-an de julio 2014 (2014-07-04) (92-jaraĝa)
en West Sussex
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Alia nomo Val Biro vd
Okupo ilustristoartistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Gumdrop vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bálint Bíró [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de julio 2014 en Bosham (Britio).

Biografio redakti

Bálint Bíró frekventis cistercianan lernejon en sia naskiĝurbo, poste la gepatroj sendis lin al Britio por studi artojn. Li havis validan studentan permesilon, tial dum la 2-a mondmilito li neniam estis deportita. Li restis en Britio. Li studis en Amersham en Buckinghamshire, poste ekde 1953 li estis ilustristo kaj kreis kovrilpaĝojn. Intertempe en 1945 li edziĝis, filino naskiĝis en 1951. Pro divorco li denove edziĝis en 1970. Laŭ propono de la eldonisto ekde la 1960-aj jaroj li ne nur ilustris, sed li verkis originajn fabelajn historiojn pri veterana aŭto "Gumdrop." Inter 1966 kaj 2001 li verkis pri Gumdrop 37 librojn, kelkaj el ili aperis ankaŭ en hungara traduko.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj Gumdrop-libroj redakti

  • Gumdrop - Adventures of a Vintage Car (1966)
  • Gumdrop in Double Trouble (1975)
  • Gumdrop Makes a Start (1982)
  • Gumdrop and the Pirates (1989)
  • Gumdrop and the Martians (1998)
  • Gumdrop's School Adventure (2001)

Elektitaj libroj en hungaraj tradukoj redakti

  • Ragacs a legjobb tragacs (1987)
  • Ragacs Tragacs az állatkertben (1988)

Fontoj redakti

Referencoj redakti