Bálint Bacsó [baĉO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bacsó Bálint (laŭ historia ortografio Batsó Valentin estis hungara apotekisto, kuracisto, bestkuracisto, dentokuracisto.

Bálint Bacsó [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1786 en Debrecen. Li mortis la 17-an de aprilo 1854 en Debrecen.

Biografio redakti

Bálint Bacsó lernis en mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Universitato de Pest en 1811. Post siaj studoj li hejmenvenis kaj establis apotekon. En 1826 li akiris plian diplomon pri kemio, poste li plulernis en urbo Pest, kie li akiris diplomojn pri dentokuracado, akuŝado, veterinara medicino kaj okulkuracado. Post la diplomoj li laboris komence ĉe Ignác Stáhly, poste li hejmenvenis kaj li kuracadis ĉiujn malsanojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Historisch chemische Betrachtung über die Wurzel des männlichen Farnkrauts (1826)
  • Dissertatio chemico-pharmacologico-medica sistens praeparata quaedam aevo recentiori in usum medicum vocata, simul cum dosi et aplicationis forma (1830)
  • Hazajövetel (origine: Die Heimkehr) - tradukita tragedio

Fontoj redakti