Bátor
Bátor [bAtor] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Eger. La loknomo signifas Esperante: kuraĝa, kuraĝulo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 27 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9911/20.2658
- Loĝantaro: 460
- Poŝtkodo: 3336
- Telefonprefikso: 36
Situo redakti
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Eger troviĝas 16 km-ojn.
Historio redakti
Bátor estis unuafoje menciita en 1283 en formo "Batur". La kampoj longe apartenis al la katolika eklezio. La turkoj faris senhoma la vilaĝon.
En Bátor migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Emeriko de 1782
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuka de 1823
- arbarista domo el la 19-a jarcento
- baroka nobeldomo de Wagner el la 18-a jarcento
- tombo de la frua cionisto József Natonek.
Famuloj redakti
En Bátor naskiĝis:
- redaktoro Antal Kodolányi
- poŝtmarkoplanisto László Dudás.
Eksteraj ligiloj redakti
foto pri kapelo, loko de la komunumo en Hungario Arkivigite je 2005-05-15 per la retarkivo Wayback Machine