Bázakerettye [bAzakeretje] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Letenye.

Bázakerettye
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8887
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 710  (2023) [+]
Loĝdenso 88 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 32′ N, 16° 44′ O (mapo)46.52662716.727586Koordinatoj: 46° 32′ N, 16° 44′ O (mapo) [+]
Areo 8,03 km² ( 803 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bázakerettye (Hungario)
Bázakerettye (Hungario)
DEC
Bázakerettye
Bázakerettye
Situo de Bázakerettye

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bázakerettye [+]
vdr
Panoramo de Bázakerettye
Banejo de Bázakerettye

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bázakerettye situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ etfervojo el Csömödér. Kroatio kaj Slovenio troviĝas po 10, Letenye 15, Lenti 19, Nova 20, Nagykanizsa 29 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo naskiĝis pro unuiĝo de vilaĝoj Báza kaj Kerettye en 1937. La unuaj skribaj mencioj devenis el 1352 en formo "Baza", en 1353 en formo "Kerethye". En 1937 inter la vilaĝoj oni trovis nafton kaj metanon. Komence usonanoj estris la laboron, por ili impona kvartalo de vilaoj konstruiĝis. La nafto graviĝis dum la 2-a mondmilito, tial la freŝa komunumo suferis pro bombardado, dume la iam usona loĝkvartalo ne estis bombardita. Nuntempe la putoj jam apenaŭ funkcias, sed dume oni trovis ankaŭ termalan akvon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, apoteko, hoteleto, restoracio, poŝto.

Vidindaĵoj redakti