Békásmegyer estas granda loĝkvartalo en Óbuda (en Budapeŝto).

Larĝa panoramo en Békásmegyer
Larĝa panoramo en Békásmegyer
Békásmegyer
kvartalo • Q1214945
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 36′ N, 19° 3′ O (mapo)47.619.05Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 3′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Békásmegyer (Budapeŝto)
Békásmegyer (Budapeŝto)
DEC
Békásmegyer
Békásmegyer
Situo de Békásmegyer
Békásmegyer (Hungario)
Békásmegyer (Hungario)
DEC
Békásmegyer
Békásmegyer
Situo de Békásmegyer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Békásmegyer [+]
vdr
Memortabulo pri deportado de germanoj en Békásmegyer

Situo redakti

Békásmegyer situas norde en la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo. Békásmegyer mem konsistas ĉefe el betona domaro, sed ankaŭ el restaĵo de la iama vilaĝo, fine el moderna kvartalo.

Historio redakti

Békásmegyer estis loĝloko jam dum la pratempoj. La loknomo aludas tion, ke la alvenintaj hungaroj loĝis tie ĉi. La unua mencio okazis en 1368. Dum la turka erao en 1580 menciiĝas 35 impostopagantoj.

 
Modernaj domoj en Békásmegyer
 
Danubo-bordo dum inundo ĉe Békásmegyer

En la malfrua 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis. En la 1740-aj jaroj germanoj refondis la vilaĝon, kiun li nomis Krottendorf. La germana vilaĝo evoluis pro proksimeco de Óbuda, la germanoj ĉefe okupiĝis pri agrikulturo. En 1946 575 ŝvabaj familioj estis deportitaj al Germanio, poste alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio. Ili laboris en Budapeŝto. En 1950 Békásmegyer aliĝis al Budapeŝto. Oni konstruis grandan betonan kvartalon inter 1971 kaj 1983. En 2006 loĝis en la kvartalo 35-40 mil loĝantoj.

Trafiko redakti

La interurba tramo estas la ĉefa trafikilo, krome aŭtobusoj trafikas, fine estas haveno kun ligoj de la ceteraj ĉefurbaj havenoj. Signifa vojo kuras laŭ Megyeri-ponto al la alia bordo, krome ĉefvojo kuras al Szentendre.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo en Békásmegyer

Eksteraj ligiloj redakti

 
Békásmegyer en la lasta periodo de la socialismo