Béla Csóka [ĉOka], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csóka Béla Antal estis hungara operkantisto (baritono), instruisto, altlerneja instruisto.

Béla Csóka
Persona informo
Naskonomo Csóka Béla Antal
Naskiĝo la  4-an de julio 1898(nun 1898-07-04)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 2-an de julio 1972
en Hungario Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto • muzikinstruisto
vdr

Béla Csóka [1] naskiĝis la 4-an de julio 1898 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Csóka lernis kanton private en 1917, poste li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Reĝa Operejo de Budapeŝto, post 2 jaroj al Teatro Városi. En la 1930-aj jaroj li ofte kantadis ankaŭ eksterlande. Inter 1933 kaj 1944 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), sed inter 1941-1948 li kantadis ankaŭ en la Operejo. Inter 1936-1966 li ankaŭ instruis en la Muzikakademio. Inter 1964-1967 li denove kantadis en Debrecen. En 1966 li teorie pensiuliĝis, sed ekde 1967 li ekinstuis en mezlernejo en Szeged.

Li edziĝis en 1937 kaj 1951.

El lia repertuaro redakti

Liaj filmaj roloj redakti

  • Tomi, a megfagyott gyermek (1937) – cigana kantisto
  • Az aranyember (1962)

Fontoj redakti