Béla GONDA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda Béla estis hungara inĝeniero, hidrologo, profesoro.

Béla Gonda
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1851 (1851-12-28)
en Viničky
Morto 7-an de aŭgusto 1933 (1933-08-07) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoEkonomia Akademio
Familio
Edz(in)o Irma Nagy
Okupo
Okupo hydraulic engineer • verkisto de nefikcio
vdr

Béla Gonda [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1851 en Hungara reĝlando en Szöllőske (nuntempa Viničky en Slovakio). Li mortis la 7-an de aŭgusto 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Gonda frekventis kalvinanan gimnazion en Sárospatak, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato József en 1875, fine li plulernis en akademio de Magyaróvár unu jaron. Post siaj studoj li okupiĝis pri agrikultura hidrologio. Tiutempe li redaktis, eĉ fondis fakrevuojn. En 1878 li estis nomumita privata profesoro (li instruis en la menciita akademio kaj universitato), en la sama jaro li edziĝis. En 1882 li ricevis ĉefinĝenieran postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. En 1888 li vidviĝis kun 4 gefiloj. Liaj ĉefaj laboroj estis kanaligo de Fera Pordo, haveno de Csepel kaj mara esplorado de Adriatiko. En 1912 li pensiuliĝis. En 1918 li fondis presejon kun eldonejo kaj librovendejo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az aldunai Vaskapu és az ottani többi zuhatag szabályozása (1892; ankaŭ germane kaj france)
  • A magyar hajózás (1899; ankaŭ germane kaj france)
  • A tengeralattjáró hajók (1915)
  • Türr István életrajza (Biografio de István Türr), (1925)

Fontoj redakti