Béla Gyires [djireŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyires Béla estis hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1987, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

Béla Gyires
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1909 (1909-03-29)
en Zagrebo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de aŭgusto 2001 (2001-08-26) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Béla Gyires [1] naskiĝis la 29-an de marto 1909 en Zagrebo. Li mortis la 26-an de aŭgusto 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Familio de Béla Gyires translokiĝis al Debrecen, kie Béla daŭris la lernadon kaj li faris abiturienton en 1928. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1933, sed li doktoriĝis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1934 kaj 1938 li instruis en Pásztó, poste en Debrecen, fine en tiam hungara urbo Kassa. En 1943 li edziĝis, baldaŭe li havis 2 gefilojn. En 1945 li komencis instrui en Universitato de Debrecen. En 1949 li estis nomumita privata profesoro, en 1952 docento, samtempe katedrestro, inter 1966-1969 dekano. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1962. Li ricevis premiojn inter 1971-1999.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A korlátolt pontosságú szorzás hibahatárai (1941)
  • Funktionensysteme mit vertauschbaren Gramschen Matrizen (1949)
  • Bevezetés a geometriába (Enkonduko al la geometrio), (1951) - studenta lernolibro
  • Über eine Anwendung der verallgemeinerten toeplitzschen Formen (1958)
  • Eine Verallgemeinerung des zentralen Genzwertsatzes (1962)
  • Discret Distribution and Permanents (1973)
  • The Mixture of Probability Distribution Functions by Absolutely Continuous Weight Functions (1985)
  • A kettősen sztochasztikus mátrixokra vonatkozó van der Waerden-sejtés elemi bizonyítása (1998)

Memorigiloj redakti

  • strato en Debrecen
  • premio "Gyires Béla" fondita en 2004

Fontoj redakti