Béla Iványi-Grünwald

Béla IVÁNYI-GRÜNWALD [ivAnji-grunvald], hungare Iványi-Grünwald Béla estis eminenta hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Béla Iványi-Grünwald
Iványi-Grünwald Béla en 1906
Iványi-Grünwald Béla en 1906
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1867 (1867-05-16)
en Som
Morto 24-an de septembro 1940 (1940-09-24) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta UniversitatoAcadémie Julian
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memportreto en 1903
Ciganinoj laŭ bordo de rojo Lápos

Vivo redakti

Li naskiĝis en Som (Hungario) en la 6-an de majo 1867, li mortis en Budapeŝto, en la 24-an de septembro 1940. Li frekventis en Budapeŝto faklernejon pri pentrado. Poste li lernis pentradon en Munkeno kaj Parizo. La unua sukcesa pentraĵo pretiĝis en 1893. Li estis unu el la fondintoj de Artkolonio de Nagybánya. Tie li pentris precipe pejzaĝojn ekde 1896. En 1904 li vivis en Romo, hejmenveninta li ekspoziciis. En 1907 li fondis pentristan grupon en Kecskemét. Post la 1-a mondmilito li pentradis ofte ĉe Balatono. Li abrupte mortis pro kormalsano. Li estis la patro de historiisto Béla Iványi-Grünwald.

Verkaro (elekto) redakti

  • Ave Maria 1891
  • Lunleviĝo 1897
  • Inter rokoj 1901
  • En la valo 1901
  • Vilao en Romo kaj Ciganinoj laŭ bordo de rojo Lápos (ambaŭ pretiĝis en influo de Paul Gauguin)
  • Bazarejo de Kecskemét dum vintro 1912
  • Post banado (fresko) 1914
  • Marbordo de Balatono 1920

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara kaj angla Vikipedioj
 
Bazarejo de Kecskemét dum vintro

Eksteraj ligiloj redakti