JÓZSA Béla (jo:ĵa) estis rumanuja hungara publicisto, redaktoro, poeto naskita en Hodgya la 4-an de decembro 1898 kaj mortinta en Szamosfalva la 29-an de novembro 1943.

Béla Józsa
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1898 (1898-12-04)
en Hoghia
Morto 29-an de novembro 1943 (1943-11-29) (44-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Béla Józsa finis en Székelyudvarhely la metilernejon (1916), du jarojn li pasigis en fronto dum la unua mondmilito. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis ruĝsoldato, pli poste li venis Kluĵon, kie li organizis la Ruĝan Helpon. Li estis kunlaboranto de pluraj gazetoj (Gyár és Ucca, Új Szó, Brassói Lapok, Előre, Bányavidék, Friss Újság kaj Erdélyi Magyar Szó) kaj li mem redaktis gazetojn (Írjatok). Ekde 1940 li devis agadi eksterleĝe. Li publikis en gazetoj Népszava, Magyar Nemzet, Független Magyarország kaj Szabad Szó. En 1943 oni arestis kaj murdis lin en malliberejo. Je lia memoro en lia naskiĝvilaĝo inaŭguris bronsskulptaĵon fare de Ernő Ferencz la la 1-a de julio 1979.

Volumoj redakti

  • Petőfi és az 1848/49-es magyar szabadságharc (Kolozsvár, 1939).
  • Józsa Béla írásaiból (poemoj, prozverkoj en vlumo Józsa Béla. Testamentum 1978).

Literaturo redakti

  • Szilágyi András: J. B. igazsága (Utunk, 1957. nov. 7., Kolozsvár);
  • Csatáry Dániel: J. B. (Párttört. Közl. 1959. 1. sz.)

Fonto redakti