KÖPECZI Béla (kOepeci) estis hungara literaturhistoriisto, historiisto naskita en Aiud la 16-an de septembro 1921 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de januaro 2010.

Béla Köpeczi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1921 (1921-09-16)
en Aiud
Morto 17-an de januaro 2010 (2010-01-17) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • kulturhistoriisto • cultural politician • akademiano • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Béla Köpeczi la finis francan-rumanan fakojn en Budapeŝto kaj inter 1946-1949 li studis en Parizo. Ekde 1966 li estis profesoro en ELTE en la katedro pri la franca lingvo. Inter 1971-1975 li estis ĉefsekretario de MTA kaj inter 1982-1988 ministro pri kulturo. Kiel literaturhistoriisto li esploris ĉefe la francan kaj rumanan literaturojn kaj kulturhistoriojn kaj kiel historiisto verkis pri la liberecbatalo de Rákóczi, respektive pri la hungara kaj franca klerismoj. Li estis la ĉefredaktoro de trivoluma historiverko Historio de Transilvanio.

Ĉefaj verkoj redakti

  • II. Rákóczi Ferenc (kun R. Várkonyi Ágnes), 1955.
  • Eszme, történelem, irodalom, 1972.
  • Az ifjú Rákóczi eszmei útja, 1982.
  • Magyarok és franciák. XIV. Lajostól a francia forradalomig, 1985.
  • A francia felvilágosodás, 1986.
  • A bujdosó Rákóczi, 1991.
  • Histoire de la culture hongroise, 1995.
  • Nemzetképkutatás és a XIX. századi román irodalom magyarságképe,
  • Az emberi sors és a XX. századi francia regény, 1997.

Fonto redakti