Béla Király (politikisto)

Béla Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Béla estis hungara politikisto, oficiro, historiisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004).

Béla Király
Persona informo
Béla Király
Naskiĝo 14-an de aprilo 1912 (1912-04-14)
en Kaposvár
Morto 4-an de julio 2009 (2009-07-04) (97-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Ludovica Military Academy vd
Partio Alliance of Free Democrats vd
Profesio
Okupo politikistoverkistohistoriisto • universitata instruisto • militisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla Király [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1912 en Kaposvár. Li mortis la 4-an de julio 2009 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Király frekventis gimnazion en sia maskiĝurbo, poste li iĝis memvola soldato. Li ricevis la rangojn leŭtenanto en 1935, ĉefleŭtenanto en 1939. Dum la 2-a mondmilito li komence plulernis en la milita akademio, poste li batalis en Sovetunio. Tie li agis homece kun la deportitaj judoj (ne barbare, kiel la ceteraj). En 1951 li estis arestita, poste kondamnita je morto, kiu tamen ne okazis. Antaŭ la revolucio en 1956 li liberiĝis, poste li ricevis gravan postenon. Praktike li establis taĉmentojn de la revoluciuloj. Li batalis en batalo ĉe Nagykovácsi, poste li rifuĝis al Strasbourg. Li estis grava figuro de la rezistantaj revoluciuloj eksterlande. En 1965 li iĝis usonano, kie li doktoriĝis en 1994. En 1989 li hejmenvenis pro plena ĉeso de la socialismo kaj li estis elektita parlamenta deputito. Li ricevis premiojn post 1994.

Verkaro (elekto) redakti

  • Amire nincs ige. Visszaemlékezések, 1912-2004 (2004)
  • Basic History of Modern Hungary, 1867–1999 (2001).
  • Forradalomtól forradalomig (De revolucio ĝis revolucio), (1990)
  • Az első háború szocialista országok között (La unua milito inter socialistaj landoj), (1981)
  • Hungary in the Late Eighteenth Century. The Decline of Enlightened Despotism (1969)

Fontoj redakti