LUKÁCS Béla [lukaĉ bela] estis hungara politikisto kaj ministro naskita la 27-an de aprilo 1847 en Zalatna kaj mortinta la 7-an de januaro 1901 en Budapeŝto.

Béla Lukács
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1847 (1847-04-27)
en Zlatna
Morto 7-an de januaro 1901 (1901-01-07) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Béla Lukács

Biografio redakti

Béla Lukács pristudis juron en Budapeŝto kaj laboris kelkajn jarojn ĉe la financkortumo, poste en la financministerio. En 1872 li iĝis deputito Deákpartia. En 1886 li iĝis la prezidanto-direktoro de reorganizitaj Hungaraj Ŝtatfervojoj, ekde 1884 kun titolo kaj karaktero ministerikonsilanta, de 1887 ŝtatsekretario pri publiklaboraj kaj trafikaj aferoj, resp. de 1889 komercafera ŝtatsekretario. De la 16-a de julio 1892 ĝis la 15-a de januaro 1895 li estis ministro pri komercaferoj en registaroj de Gyula Szapáry kaj Sándor Wekerle. En la 1900-jara mondekspozicio de Parizo li estis la registarkomisaro de la hungara sekcio. La 16-an de majo 1899 oni elektis lin vicprezidanto de la Liberala Partio. Li memmortigis.

Verkoj redakti

  • A magyar keleti vasút (Kolozsvár, 1870);
  • Az 1848 – 49-iki pénzügy (Pest, 1871);
  • Ausztria és Magyarország pénzügyei és adórendszere (Bp., 1876);
  • Államháztartás és adózás Angol- és Franciaországban (Bp., 1884; li ricevis la grandpremion de MTA pro ĝi).

Fonto redakti