Béla Mágori Varga

Béla MÁGORI VARGA [ma:gori] estis hungara pentristo. Li naskiĝis en Imecsfalva la 13-an de junio 1897 kaj mortis la 16-an de oktobro 1998 en San-Paŭlo (urbo) (Brazilo).

Béla Mágori Varga
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1897 (1897-06-13)
Morto 16-an de oktobro 1998 (1998-10-16) (101-jaraĝa)
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Kariero redakti

Béla Mágori Varga akiris diplomon en Budapeŝto en 1928 kiel disĉiplo de Gyula Rudnay. Li plurfoje pentris en Transilvanio. Li estis ankaŭ grafikisto. En Budapeŝto li havis propran laborejon. En 1936 li vojaĝis en Italujon kaj tie li ricevis la premion Aldobrandini de Vatikano. Post unu jaro li havis sukcesan ekspozicion en Romo. Inter 1938 kaj 1940 li vivis en Parizo. En 1958 li elmigris en Brazilon kaj loksidiĝis en San Paolo. En 1982 li sendis kelkajn pentraĵojn al ekspozicio de eksterlandaj hungaraj pentristoj.

Fonto redakti

Literaturo redakti