Béla Novák

Hungara biokemiisto

Béla Novák, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Novák Béla estas hungara-brita biokemiisto, altlerneja instruisto.

Béla Novák
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1956 (1956-07-31) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo biokemiisto • universitata instruisto
vdr

Béla Novák[1] naskiĝis la  31-an de julio 1956(nun 1956-07-31) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Novák maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, sed li samtempe studis ankaŭ en la Teknikuniversitato. Li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1988, li doktoriĝis (DSc) en 1999 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, eĉ li estis elektita ekstera membro de la Akademio en 2019. Jam ekde 2006 li instruis en Universitato de Oksfordo. Lia ĉefa intereso estis matematika priskribo de la ĉela reproduktado. Li ricevis premiojn inter 1995-2001.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok két gombaellenes kemoterápeutikum hatásmechanizmusához (1978)
  • CO2 production in cell-free extracts of fission yeast detects cell cycle changes (kunaŭtoro, 1993)
  • A deterministic molecular model of the fission yeast cell cycle (kunaŭtoro, 2003)
  • A critical analysis of a mathematical model for mitotic exit (kunaŭtoro, 2011)
  • Reusable rule-based cell cycle model explains compartment-resolved dynamics of 16 observables in RPE-1 cells (kunaŭtoro, 2024)

Fontoj redakti

Referencoj redakti