Béla Szilárdi
Béla Szilárdi [silArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilárdi Béla estis hungara-germana pentristo, grafikisto, fotisto, instruisto.
Béla Szilárdi | |
---|---|
Béla Szilárdi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szilárdi Béla |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1940 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto • fotisto |
Béla Szilárdi [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1940 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Szilárdi aĝis 7, kiam li komencis pianludi, post kelkaj jaroj li ankaŭ desegnadis, en aĝo 15 li ankaŭ fotadis. Fine li akiris muzikpedagogian diplomon en 1963 en sia naskiĝurbo. Ĝis 1972 li estis muzikisto, ŝlagrokomponisto, poste en Okcidenta Germanio instruisto, korusestro, orgenisto (1972 és 1974), fine 5 jarojn li estis profesia fotisto. Inter 1980 kaj 1985 li estis grafikisto en Okcidenta Germanio. En 1990 li akiris komputilgrafikistan diplomon en Munkeno, poste li estas profesia grafikisto, ĉefe en Germanio. En 1993 li aĉetis domon-atelieron en Rábatöttös, poste li vivas alterne en Munkeno aŭ Rábatöttös. Li havas edzinon.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1971, 1996, 2000)
- Saarbrücken (1974, 1988)
- Munkeno (1985, 1990, 1999
- Szombathely (1997)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Saarbrücken (1976)
- Munkeno (1986)
- Budapeŝto (2001)
Elektitaj artaĵoj redakti
- Ünnep van (Budapest), 1964 (foto)
- Gutaházi nyár (pentraĵo)
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2011-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio