Béla Wenckheim

Barono WENCKHEIM Béla (n. 16-an de februaro 1811, Körösladány– m. 7-an de julio 1879, Budapeŝto) estis hungara reformema, liberala politikisto, ĉefministro de Hungario en 1875 dum ok monatoj.

Béla Wenckheim
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1811 (1811-02-16)
en Peŝto
Morto 7-an de julio 1879 (1879-07-07) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Liberal Party vd
Subskribo Béla Wenckheim
Familio
Dinastio Wenkheim vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el aristokrata familio de departemento Békés, lia aptro (barono József Wenckheim) estis ĉefprefekto de Arad. Li studis juron en Peŝto kaj jam en aĝo de 19 jaroj akiris advokatan diplomon. Unu jaron poste, li iĝis jam departementa vic-notario, poste juĝisto en la apelacia kortumo, en aĝo de 26 jaroj jam vicprefekto de departemento Békés. Li estis en la departemento porparolanto de la liberalismo. Kiel elektita departementa deputito, li partoprenis en la aprlamento de 1839–40, kie li aliĝis al la reforma partio. Li estis dum la parlamento de 1843–44 same departementa delegito, sed li tie baldaŭ abdikis pri posteno en la malpupra ĉambro kaj pluagadis en la supra ĉambro. Li iĝis en 1848 ĉefprefekto de departemento Békés kaj ĉefkortegisto de palatino Stefano. Dum la hungara revolucio de 1848, li organizis taĉmenton, tiel li devsui elmigri post malvenko de la revolucio. Li poste ricevis amnestion kaj hejmenvenis.

Wenckheim agadis ekde 1862 denove kiel ĉefprefekto de departemento Békés, li politikumis post la ellaso de la „oktobra diplomo” en la Deák-partio. Post la aŭstra-hungara interkonsento (1867), li laboris en al Andrássy-registaro dum du jaroj (1868–69) kiel ministro pri internaj aferoj. Li estis dum la registaroj de Andrássy, Lónyai, Szlávy kaj Bittó (1871-1879) ministro al la reĝo. Post la unuiĝo de la Deák- kaj la mez-maldekstra partio, la reĝo nomumis lin provizore ĉefministro. Lia oficado daŭris de la 21-a de februaro 1875 ĝis 20-a de oktobro. Lin sekvis István Tisza kiel ĉefministro, sed li retenis la ministran postenon al reĝo.