Béni Kállay
hungara historiisto, politikisto
Béni Kállay [bEni kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállay Béni aŭ Kállay Benjámin estis hungara politikisto, diplomato, ministro, historiisto, guberniestro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1890), membro de Aŭstria Scienca Akademio. Béni Kállay [1][rompita ligilo] naskiĝis la 22-an de decembro 1839 en Pest (urbo). Li mortis la 13-an de julio 1903 en Vieno.
Béni Kállay | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Kállay Benjámin | |||||
Naskiĝo | 22-an de decembro 1839 en Peŝto | ||||
Morto | 13-an de julio 1903 (63-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | Osmanida turka • serba • rusa • angla • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Liberal Party vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • Literatura tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Béni Kállay estis edukita fare de ekzemple Mihály Táncsics kaj Ármin Vámbéry. En 1865 li studvojaĝis al Balkano. En 1867 li ricevis postenon en la aŭstra-hungara ministerio, poste li estis diplomato en Beogrado. Inter 1875-1878 li estis deputito parlamenta. En 1882 li iĝis ministro ĝismorte, same guberniestro de Bosnio. Li estis mecenato de gazeto en Sarajevo.