Béziers

komunumo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Béziers (stacidomo).

Béziers [bezJE] (okcitanlingve Besièrs [bezjes], Esperantigita al BiteroBeziero[1]), estas la dua plej granda urbo de la franca departemento Hérault, kun iom pli ol 80 000 loĝantoj, kiuj oni france kutime nomas Biterrois [biterŭa].

Béziers
urbo
Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
Béziers kaj la katedralo Saint-Nazaire.
komunumo en Franciourbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
(subprefektejo)
Arondismento Béziers (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 34032 [+]
Poŝtkodo 34500
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2014-2020) S-ro Robert Ménard
Demografio
Loĝantaro 80 341  (2021) [+]
Loĝdenso 841 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo)43.3433333333333.2161111111111Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 13′ O (mapo) [+]
Alto 17 m [+]
Areo 95,48 km² (9 548 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Béziers (Hérault)
Béziers (Hérault)
DEC
Béziers
Béziers
Situo de Béziers
Béziers (Francio)
Béziers (Francio)
DEC
Béziers
Béziers
Situo de Béziers

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Béziers [+]
vdr

Geografio redakti

Béziers estas trafluata de la rivero Orb kaj de la Canal du Midi (Suda Kanalo), konstruita dum la 17-a jarcento. Ĝi situas nur 20 kilometrojn de la Mediteraneo kaj ĉirkaŭ 50 kilometrojn de mezaltaj montoj kiel la monto Caroux (1002 m).

Historio redakti

Béziers multe suferis dum la krucmilito kontraŭ la kataroj en 1209: la tuta urbo estis detruita kaj bruligita de la katolikaj armeoj kaj la tuta loĝantaro masakrita.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo estas la mezepoka katedralo (13-a kaj 14-a jarcentoj).

Ekonomio redakti

Béziers estas grava komerca centro, precipe pri la vinoj de Langvedoko (Languedoc).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti