Bódog Bátori Schulcz

Bódog Bátori Schulcz [ŝulc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bátori Schulcz BódogBátori-Sulcz Bódog estis hungara oficiro. Lia prenita nomo estis Bátori (=kuraĝa).

Bódog Bátori Schulcz
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1804 (1804-01-04)
en Kremnica
Morto 8-an de marto 1885 (1885-03-08) (81-jaraĝa)
en Kamenica nad Hronom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldatooficiro • memuaristo
vdr

Bódog Schulcz [1] Arkivigite je 2016-11-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de januaro 1804 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio), li mortis la 8-an de marto 1885 en Hungara reĝlando en Garamkövesd (nuntempa Kamenica nad Hronom en Slovakio).

Biografio redakti

Bódog Schulcz frekventis premonstratan gimnazion en Kassa, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa). En 1824 li elektis la soldatan profesion, tial li aliĝis al armeo de Habsburga Imperio. Li servis diversloke, dum li akiris paŝo post paŝo pli altajn rangojn. En la frua 1848 li emeritiĝis, ĉar iomete li surdiĝis. Tamen post la Hungara revolucio de 1848 li aliĝis al la jam sendependa hungara armeo jam kiel kapitano. Resume li partoprenis en 23 bataloj. Pro la heroeco la soldatoj donacis al li la nomon Bátori, kiun li portis ĝismorte. Lia lasta batalo okazis en fortikaĵo de Komárom, tial ankaŭ li ricevis amnestion post falo de la liberecbatalo (kiel kolonelo). Li retiriĝis al Garamkövesd al sia frato, kie li mortis, sed li estis entombigita en tombejo de herooj en Esztergom.

Lia libro redakti

  • Emlékirataim a szabadságharcról (1870) - memuaro

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti