Bókaháza estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely.

Kastelo en Bókaháza

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bókaháza situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Zala (rivero), laŭ traira flankovojo. Hévíz troviĝas 8, Keszthely 13, Balatonszentgyörgy 21, Zalaszentgrót 23, Zalaegerszeg 25, Zalakaros 30 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1479. La kampoj longe apartenis al familio Bóka. En la 17-a jarcento supozeble pro la turkaj atakoj ĝi senhomiĝis. Inter 1895-1974 la komunumo havis fervojan stacidomon. La fervojo funkciis inter Zalaszentgrót-Balatonszentgyörgy.

En Bókaháza migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti