Büsserach

komunumo de Svislando

Büsserach estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 995 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Büsserach
Blazono de Büsserach
Blazono de Büsserach
Blazono de Büsserach
Katolika preĝejo de Büsserach
Katolika preĝejo de Büsserach
Bildo de Büsserach
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thierstein
Geografia situo CH1903: 607675 / 248987 (mapo)47.3916666666677.5402777777778Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607675 / 248987 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1995
Areo 7,55 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 4227
Komunumkodo 2614
Mapo de Büsserach
Mapo de Büsserach
Mapo de Büsserach
vdr

Geografio redakti

Büssach situas en valo de la Soloturna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Lüssel, orienta alfluanto de Birs, norde de Passwang-Pasejo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Büsserach limas en nordo al Breitenbach, en nordoriento al Fehren, en sudoriento al Meltingen, en sudo al Erschwil, en sudokcidento al Grindel, kaj en nordokcidento al Wahlen.

Trafiko redakti

Tra Büsserach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal. Per poŝtaŭtolinio, kiu trafikas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj redakti

La hodiaŭa katolika preĝjo Sankta Petro estas novkonstruaĵo de la jaro 1953. Ĝia turo estis konservita de la malnova preĝejo kaj datiĝas el la jaro 1464 kaj servas ek de 1995 kiel muzeo.

La rekonilo de Büsserach estas la Kastelo Nov-Thierstein, kiu tronas sur roko sude de la vilaĝo apud la kantona ĉefvojo al Passwang-Pasejo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Büsserach datiĝas el la jaro 1194 kiel Buezherach. Dum mezepoko la senjoroj pri Büsserach estis la Grafoj de Thierstein. Dum la Malnova Zurika Milito aŭstriaj trupoj sub gvido de Peter de Mörsberg en la jaro 1445 prirabis la vilaĝon. Post la formmorto de la grafa familio en la jaro 1522 la urbo Soloturno akiris la regadon pri Büsserach. Ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de la jaro 1798 en la Kastelo Nov-Thierstein residencis la soloturna kamparvokto. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti