Bălcești (Căpușu Mare)
komunumo en Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bălcești (apartigilo) |
Bălcești [bəlĉeŝtj] estas vilaĝo en la distrikto Cluj (Rumanio). Ĝi apartenas administre al la komunumo Căpușu Mare. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1786.
Bălcești | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Cluj | ||
Komunumo | Căpușu Mare | ||
Situo | 46° 46′ N, 23° 12′ O (mapo)46.77194444444423.193611111111Koordinatoj: 46° 46′ N, 23° 12′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 810–835 m | ||
Poŝtkodo | 407147 | ||
Loĝantaro | 96 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 56595 | ||
Bălcești situas preskaŭ 400 metrojn super la komunuma sidejo kaj estas atingebla per la distrikta vojo DJ103K.
Bălcești havas lignan preĝejon el la 18-a jarcento, kiu estas protektata monumento (kodo: CJ-II-m-B-07527)[1]. Ĝis la konstruado de tiu preĝejo la kredantoj devis iri al la preĝejo de Dângău Mic, kiu situas eĉ pli alte ol Bălcești (950 metroj).
-
La ikonostazo de la preĝejo
-
La turo de la preĝejo
-
Lignogravuraĵo de la preĝeja pordo
Notoj redakti
- ↑ Biserica de lemn "Adormirea Maicii Domnului" (rumane). Asociația Prietenii MNIR. Alirita 2012-12-23.[rompita ligilo]