Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Přelouč. Pri parto de municipo Žďár temas artikolo Břehy (Žďár).

Břehy (germane Bschech) estas municipo en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, nur 2 km de urbo Přelouč, ĉe ŝoseo n-ro 333 inter Přelouč kaj Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Apud la vilaĝo estas fiŝlago Buňkov kun kampadejo. Ĉe la fiŝlago kondukas verda turisma pado el Opočínek al Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 1 115 loĝantoj (2023).

Břehy
germane Bschech
municipo
Tipa konstrustilo en municipo Břehy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Břehy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Riveroj Opatovický kanál, Elbo
Situo Břehy
 - alteco 211 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 26″ N 15° 34′ 49″ O / 50.05722 °N, 15.58028 °O / 50.05722; 15.58028 (mapo)
Katastro 11,31 km² (1 131 ha) Břehy
Loĝantaro 1 115 (2023)
Denseco 98,59 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1085
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574805
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Břehy
Retpaĝo: www.obecbrehy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Břehy jam en 11-a jarcento apartenis al la klostro Opatovice, pli poste al senjorejo Pardubice. En Břehy vivis František Veverka, unu el la inventintoj de origina plugilo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869400
1880452
1890450
1900427
1910502
1921508
JaroLoĝantoj
1930545
1950678
1961768
1970806
1980860
1991891
JaroLoĝantoj
2001919
2011950
20141 008
2016997
20171 010
20181 026
JaroLoĝantoj
20191 044
20201 040
20211 077
20221 090
20231 115

Vidindaĵoj redakti

Ponto kaj elektrejo redakti

La unua mencio pri ponto trans Elbo apud Břehy estas el la jaro 1530. La ponto origine estis ligna kaj la vilaĝo pagis 8 groŝojn jare kiel pontodoganon. En la jaroj 1831-1836 oni konstruis ŝoseon sur surŝutaĵo kun 13 lignaj pontoj por preterfluo de inundoj.

En la jaroj 1921-1926 estis konstruitaj kluzo kun akvoelektrejo kaj kluzkamero kaj ankaŭ nova ferbetona ponto. Tiuj ĉi konstruaĵoj estis proklamitaj teĥnika memorindaĵo.

Kanalo de Opatovice redakti

Tra la vilaĝo fluas malnova artefarita kanalo t.n. Kanalo de Opatovice kaj sur ĝi estis en Břehy-Výrov muelejo. El la kanalo oni provizas fiŝlagojn en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo.

Monumentoj redakti

Al la falintoj en la jaro 1945 estas apud Elbo memoraĵo kaj al viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj estas en la vilaĝo monumento.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj redakti