La literkombino havas plurajn signifojn. Interalie ĝi uziĝas jene:

  • BU estas kodo de la malnova mezurunuo buŝelo, uzata precipe por mezuri ĉefe la grenojn. Ĝi estas samtempe volumena kaj masa mezurunuo.
  • Aldone la majuskla mallongigo BU aparte signas plurajn universitatojn tutmonde.
  • En mezurado de longo, bu estas japana mezurunuo ekvivalenta al 3,03 milimetroj, kaj "bù" ĉina mezurunuo ekvivalenta al 1,66 metroj.
  • Krome interalie temas pri korea tradicia muzikilo.