Baĉka (serbe Бачка, slave Bačka, germane Batschka, hungare Bácska [bAĉka]) estas historia regiono en Hungara reĝlando inter riveroj Danubo kaj Tiso. Nun preskaŭ la tuto apartenas al Serbio, la norda rando apartenas al Hungario.

Baĉka
Regiono
Aparta parto de la Habsburga Imperio en mezo de la 19-a jarcento
Aparta parto de la Habsburga Imperio en mezo de la 19-a jarcento
Aparta parto de la Habsburga Imperio en mezo de la 19-a jarcento
regiono [+]

LandojHungario, Serbio
- koordinatoj46° 0′ 0″ N, 19° 20′ 0″ O (mapo)4619.33333333Koordinatoj: 46° 0′ 0″ N, 19° 20′ 0″ O (mapo)


Baĉka (Hungario)
Baĉka (Hungario)
DEC
Baĉka
Baĉka

Map
Baĉka
Vikimedia Komunejo:  Bačka [+]
vdr
Nomdonanto de la regiono:fortikaĵo Bács (bAĉ)
Kanalo Danubo-Tiso-Danubo

Historio redakti

La regiono situis ĉe limoj de la Romia Imperio, tiutempe loĝis tie diversaj nomadaj popoloj. La alvenintaj hungaroj trovis tie bulgarojn en 896. En 1000 hungara ŝtato formiĝis, Baĉka konsistis el 2 departementoj Bács (bAĉ) kaj Bodrog. Fine de la mezepoko (kiam memstareco de Serbio ĉesis) rifuĝantaj serboj alvenis. Iom poste ankaŭ Baĉka apartenis al la Turka Imperio. La administra centro estis en Szeged. Dum la turkoj la vilaĝoj grandparte senhomiĝis, en la urboj la loĝantaro pluvivis. La plej grava urbo estis Szabadka. Ekde 1686 Baĉka apartenis al la Habsburga Imperio, ene al Hungara reĝlando. Komence vilaĝoj apenaŭ refondiĝis, la loĝantoj kreis apartajn farmojn, kiuj senfine viciĝis. Inter Szeged kaj Szabadka senmanka vico da farmoj troviĝis. El la Habsburga Imperio alvenis diversaj popoloj: germanoj, kroatoj, slovakoj, rutenoj kaj aliaj. En 1848 la aŭstroj kreis apartan landon el Baĉka kaj Banato, kiun Hungario ne akceptis. Post la 1-a mondmilito serboj okupis la regionon, komence aparta respubliko, poste Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj formiĝis, kiu iĝis depost 1928 Jugoslavio. Ĝenerale kanalo Danubo-Tiso estis ankaŭ lingva limo. Norde la hungaroj, sude la serboj estis en majoritato. Por rompi la hungarecon serboj alvenis el la origina lando. Ili okupis kampojn kaj fondis novajn vilaĝojn. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Tiam okazis razio (vidu: Újvidék, poste la serbaj partizanoj rebatis. En 1944 la judoj, post unu jaro la germanoj estis deportitaj. Dum disfalo de Jugoslavio are alvenis rifuĝintaj serboj el diversaj landopartoj.

Vidu ankaŭ redakti