Baĉki Vinogradi situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj redakti

Baĉki Vinogradi, slave Bački Vinogradi, serbe Бачки Виногради, hungare Bácsszőlős estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Subotica. En ĉiuj lingvoj oni rekonas 2 vortojn: regiono Baĉka kaj vinbero. La hungara nomo estis ĝis 1946 Királyhalom.

Situo redakti

Baĉki Vinogradi situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Szeged-Subotica.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Oni trovis restaĵon de preĝejo el la 13-a jarcento. La unua mencio devenis el 1502. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, en 1772 hungaroj refondis la lokon. Komence estis tie nur farmoj kaj bienocentroj. Fine de la 19-a jarcento la fervojo faris prosperon, oni okupiĝis precipe pri vinkulturo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario.

Vidindaĵo redakti