Baĉko Novo Selo, serbe Бачко Ново Село, slave Bačko Novo Selo, germane Neudorf, hungare Bácsújlak estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉ. Ĝis la 20-a jarcento la hungara loknomo estis Novoszeló, poste pro hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon, kiu estas laŭvorta traduko.

Baĉko Novo Selo situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Baĉko Novo Selo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Baĉko Novo Selo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bodo de Danubo, kontraŭe troviĝas Kroatio.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo troviĝis el 1554 en turka imposta dokumento. En 1731 Novoszeló ricevis bazaradan rajton. Tiutempe precipe germanoj alvenis tien. Ofte okazis inundoj, la plej menciinda en 1876. La paroĥo fondiĝis en 1734. En 1900 loĝis en Bácsújhely 1734 homoj, (1571 germanoj, 79 hungaroj, 75 serboj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportitaj, dume alvenis serboj kaj aliaj sudslavoj. En 2002 loĝis en Baĉko Novo Selo 1228 homoj, (serboj 765 (62 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti