Bač, serbe Бач, slave Bač hungare Bács germane Batsch estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Bačka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bač
serbe: Бач, hungare: Bács, germane: Batsch, esperante: Baĉ
urbo
Vido al fortikaĵo kaj la urbo
Oficiala nomo: Бач
Ŝtato Serbio Serbio
Duoninsulo Balkano
Regiono Vojvodino
Distrikto Distrikto Suda Bačka
Historiaj regionoj
Situo Bač
 - alteco 92 m s. m.
 - koordinatoj 45° 23′ 31″ N 19° 14′ 12″ O / 45.39194 °N, 19.23667 °O / 45.39194; 19.23667 (mapo)
Areo 110,6 km² (11 060 ha)
Loĝantaro 5 390 (2011)
Denseco 48,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1024
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21420
Telefona antaŭkodo (+381) 21
Aŭtokodoj NS
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Vikimedia Komunejo: Bač
Retpaĝo: www.bacfun.com
Mezepoka preĝejo de Baĉ

Situo redakti

Baĉ situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Sombor-Novi Sad. Baĉka Palanka troviĝas 20 km.

 
Restaĵo de fortikaĵo en Baĉ
 
Serba preĝejo en Baĉ

Historio redakti

La romianoj havis tie komunumon, kiun ili menciis en 545 en dokumento. En 873 la avaroj havis tie fortikaĵon. La unua hungara mencio devenis el 1094 en formo Bachia, kiu estis dekomence grava urbo kun fortikaĵo, departementejo, poste rezidejo de ĉefepiskopo. La loknomo mem iĝis nomdonanto de la departemento. En 1241 la tataroj detruis la komunumon, sed poste ĝi rekonstruiĝis kaj iĝis "reĝa libera urbo" ekde 1351. Tie okazis parlamentado en 1499. La turkoj disrabis la urbon en 1526, kiu apartenis al la Osmana Imperio inter 1529-1686. Dum la turkoj la urbo estis administrejo. En 1604 la Habsburgoj reokupis ĝin, kiun sekvis la turka reokupo. En 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon kaj faris ĝin ruina. En 1719 la urbeto ekhavis la titolon kampurbo kun tutlanda bazarada rajto. En 1823 kaj en 1853 inundoj okazis. En 1900 loĝis en Bács 4336 homoj, (1897 germanoj, 1413 sudslavoj, 925 hungaroj, 49 serboj, 48 slovakoj, 3 kroatoj, unusola rumano). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog, al distrikto de Odĵaci, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Baĉ 6087 da homoj, (serboj 4274 (70 %), kroatoj 509 (8 %), hungaroj 418 (7 %), slovakoj 148 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • iama fortikaĵo
  • baroka preĝejo omaĝe al sankta Paŭlo de 178, renoviĝis en 1937 kaj en 1960, la turo estas 60 m-ojn alta
  • mezepoka preĝejo omaĝe al Dipatrino, la turo estas 35 m-ojn alta
  • restaĵoj de turka banejo nomata Hamam
  • serba preĝejo

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti