Baŝar al-Asad

prezidento de Sirio

Baŝar AL-ASAD (arabe: بشار الاسد, ankaŭ trovebla sub la latinigo Bashar al-Assad) estas la nuna prezidento de Sirio.

Baŝar al-Asad
Persona informo
بشار الأسد
Naskiĝo 11-an de septembro 1965 (1965-09-11) (58-jaraĝa)
en Damasko
Religio Alavitoj vd
Lingvoj arabaanglairlanda vd
Ŝtataneco Sirio vd
Alma mater Universitato de Damasko • Homs Military Academy vd
Partio Arab Socialist Ba'ath Party – Syria Region vd
Familio
Dinastio al-Ásad family vd
Patro Hafez al-Asad vd
Patrino Anisa Makhlouf vd
Gefratoj Bassel al-Assad • Maher al-Assad • Majd al-Asad • Bushra al Assad vd
Edz(in)o Asma al-Assad vd
Infanoj Hafez Bashar al-Assad • Zain al-Assad • Kareem al-Assad vd
Parencoj Ali al-Assad • Anwar Hilal al-Assad • Rifaat al-Assad • Jamil al-Assad • Na'isa Shalish • Rami Makhlouf vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • okulkuracisto • militestro • politikisto • armea kuracisto vd
Aktiva dum 1988– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 11-an de septembro 1965 en Damasko, kiel dua filo de Hafiz al-Asad. Li lernis en la franca-araba lernejo al-Hurrijet en Damasko. Poste li studis en la medicina fakultato en la Universitato de Damasko kaj specialiĝis en oftalmologio. Li daŭrigis sian klerigadon en Britio.

En la jaro 1994 doktoro Baŝar al-Asad eniris la Armean Akademion en Homs. Poste, en januaro (1999) tra la rango de la siria armeo li estiĝis kolonelo.

Post la forpaso de sia patro, kaj la akcidenta morto de sia frato, kiu estis destinita fariĝi prezidento de la lando, li plirangiĝis al generalo kaj ĉefkomandanto de la Armeaj Fortoj. Post nomumo kiel kandidato de la partio Baazo, li estis elektita elektita nova prezidento de la Respubliko per referendumo la 10-an de julio de 2000. Li estis reelektita en nova referendumo la 27-an de majo de 2007.

La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.