Babeldaob (ankaŭ Babelthuap) estas la plej granda insulo en la insula lando Respubliko Palaŭo. Ĝi estas en okcidento de Karolinoj, kaj estas la dua plej granda insulo (post Guamo) en Mikronezio, nome regiono de Oceanio. La ĉefurbo de Palaŭo, Ngerulmudo, estas en Babeldaob, en la Ŝtato Melekeok.

Babeldaob
Strando ĉe Melekeok
Strando ĉe Melekeok
Strando ĉe Melekeok
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco242 m [+]
Koordinatoj7° 32′ N, 134° 34′ O (mapo)7.5302777777778134.56472222222Koordinatoj: 7° 32′ N, 134° 34′ O (mapo) [+]
Ĉefa lokoNgerulmudo
- koordinatoj7° 32′ N, 134° 34′ O (mapo)7.5302777777778134.56472222222Koordinatoj: 7° 32′ N, 134° 34′ O (mapo)
Plej alta punktoMount Ngerchelchuus [+]
Areo331 km² (33 100 ha) [+]
Loĝantaro5 185 [+]
HorzonoUTC+09:00 [+]

Babeldaob (Palaŭo)
Babeldaob (Palaŭo)
DEC
Babeldaob
Babeldaob
Map
Babeldaob
Vikimedia Komunejo:  Babeldaob [+]
vdr
Mapo de la insulo Babeldaob.

Babeldaob estas unu el la plej subdisvolviĝe loĝataj insuloj en Pacifika Oceano. La areo de Babeldaob, 331 km², estas ĉirkaŭ 70% de la terareo de la tuta Respubliko Palaŭo. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 30% el la tutlanda loĝantaro, kun ĉirkaŭ 6 000 personoj loĝanta en la insulo.

La centra arbaro Meza Montaro (Middle Ridge) de Babeldaob enhavas la fontojn de plej el la akvejoj de la insulo. Ĉirkaŭ 13,767 ha estis deklaritaj kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International ĉar ĝi eltenas populaciojn el plej al la endemiaj birdoj de Palaŭo, kiel la Mikronezia megapodo, la Palaŭa grundokolombo (Pampusana canifrons), Mikronezia imperia kolombo (Ducula oceanica), la Palaŭa fruktokolombo (Ptilinopus pelewensis), la Palaŭa apuseto (Aerodramus pelewensis), la Palaŭa orelstrigo (Otus podarginus) la Palaŭa halciono (Todiramphus pelewensis), la Mikronezia mizomelo (Myzomela rubratra), la ĝempakicefalo (Pachycephala tenebrosa), la Palaŭa ripiduro (Rhipidura lepida), la Palaŭa mjagro (Myiagra erythrops), la Palaŭa horornito (Horornis annae), la Palaŭa zosteropo (Zosterops finschii), la Karolina zosteropo (Zosterops semperi), kaj la Mikronezia sturno (Aplonis opaca).[1]

Referencoj redakti

  1. Middle Ridge, Babeldaob. BirdLife International (2021). Alirita 3a de Marto 2021.

Literaturo redakti

7° 31′ 49″ N 134° 33′ 53″ O / 7.53028 °N, 134.56472 °O / 7.53028; 134.56472 (mapo)