Babol (perse بابل‎‎), konata ankaŭ "urbo de oranĝaj floroj" estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Mazandarano, en norda Irano.

Foto pri Babol
Babol ·
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Mazandarano
Telefonkodo 0111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 250 217  (2016) [+]
Loĝdenso 7 819 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 33′ N, 52° 41′ O (mapo)36.55111111111152.678611111111Koordinatoj: 36° 33′ N, 52° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Babol · (Irano)
Babol · (Irano)
DEC
Babol ·
Babol ·
Situo de Babol ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Babol [+]
vdr
Vojo en Babol

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Babol situas laŭ la samnoma rivero Babol sur ebenaĵo. La urbego troviĝas ĉirkaŭ 20 kilometrojn sude de la Kaspio kaj sude komenciĝas nordaj deklivoj de la Elborz-Montaro. Babol estas 30 kilometrojn oriente de Amol, 34 kilometrojn okcidente de la provinca ĉefurbo Sario (urbo), 148 kilometrojn de Teherano, 620 kilometrojn de Maŝhado, 1095 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso.

Historio redakti

Babol esti fondita en la 16-a jarcento en la loko de la pratempa urbo de Mamtir. Babol antaŭe estis nomita Barforuŝ. En la 18-a jarcento la urbo estis centro de komercado kun Rusio. Babol estis deklarita urbo en 1925.

 
Muzeo
 
Biblioteko
 
Teknologia universitato
 
Maŭzoleo aŭ turo

Ekonomio redakti

Babol estas la plej granda komerca centro de la provinco, krome Babol produktas manĝaĵojn, tekstilojn kaj aliajn prilaboritajn varojn, inkluzive oranĝojn, citronojn. Ekzistas bienoj ĉirkaŭ la grandurbo, kie kultivas rizojn, ekde la 21-a jarcento ankaŭ teojn, tabakojn kaj kotonojn.

Eduko redakti

Krom Universitato de Teknologio Babol Noshirvani en Babol funkcias multe da aliaj universitatoj, kampusoj, kolegioj.

Klimato redakti

Babol situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Csa). Jare pluvas po 775 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16,7 °C.

Trafiko redakti

Babol situas laŭ la ĉefvojo Amol-Sario, aliaj ĉefaj vojoj kuras al Kaspio kaj interno de la lando. La urbego havas aliron al flughaveno 55 km fore kaj al fervoja stacidomo 15 km fore. Babol iam havis apartan havenon nun nomata Babol Sar laŭ la Kaspio, sed ĝi perdis sian funkcion post kiam la akva nivelo falis. Ĝi nun estas moda feriejo kun ŝipaj aliroj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

La suda urboparto estas naskiĝloko de Reza Ŝaho Pahlavi.

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans
  • [1]
 
Enirejo de la medicina universitato

Eksteraj ligiloj redakti