Bacares estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 95 km2 kie loĝas 308 geloĝantoj, do loĝdenso estas 3.2 loĝ./km2.

Bacares
Urbodomo de Bacares (Almería, Andaluzio)
Urbodomo de Bacares (Almería, Andaluzio)
Urbodomo de Bacares (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Bacares
Poŝtkodo 04889
Retpaĝaro Bacares.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Bacares
Demografio
Loĝantaro 308 [1]
Loĝdenso 3,2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°15′N 2°27′U  /  37.25°N, 2.45°U / 37.25; -2.45 (Bacares) (mapo) Koordinatoj: 37°15′N 2°27′U  /  37.25°N, 2.45°U / 37.25; -2.45 (Bacares) (mapo)
Alto 1206 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 95 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Bacares (Andaluzio)
Bacares (Andaluzio)
DMS
Bacares
Bacares
Bacares
Bacares sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bacares [+]
vdr

Geografio redakti

Bacares situas en la komarko Valo de Almanzora je 135 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Serón nordokcidente kaj norde, Bayarque norde, Sierro nordoriente, Velefique oriente kaj sudoriente, Castro de Filabres kaj Olula de Castro sude kaj Gérgal al sudokcidente kaj okcidente. Ĝi enhavas la senhomejojn La Mojonera, Orapra kaj El Barrancón.

En la agrikulturo hegemonias fruktarboj, fundamente migdalarboj, kaj legomoj, kaj en brutobredado ŝafoj kaj kaproj. Inter la sovaĝa faŭno montara elstaras cervoj kaj aproj.

Historio redakti

 
Kastelo.
 
Tipa strateto.

En epoko de Al Andalus ludis gravan rolon la produktado kaj fabrikado de fero. En la 16a jarcento la restinta islama loĝantaro bone rilatis al la kristanaj novaj aŭtoritatoj kaj kelkaj konvertiĝis al kristanismo, tiele ke kiam okazis la ribelo de la moriskoj, tiuj akre atakis la lokanojn, kiuj supozite estis kristanigitaj. Post la ribelo, la areo senhomiĝis kaj venis kolonoj el Valencilando kaj Eŭskio, kiuj kunportis tradicion de Peloto.

Ĝis la 1930-aj jaroj estis pli ol du mil lokanoj, post la Hispana Enlanda Milito oni falis ĝis 1400 kaj en la 1960-aj jaroj oni fermis la minadon kaj granda parte de la loĝantaro elmigris ĉefe al la provinco Barcelono, pro kio oni falis ĝis la nunaj 300. Sesfoje estis la sama urbestro de socialistoj.

Nuntempe ĉefa kultivo de irigacio estas terpomoj, kaj sen irigacio tritiko kaj migdalarboj.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 308 geloĝantoj de la municipo Bacares estas 148 inoj kaj 160 viroj. En la 95-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 303 geloĝantoj, kaj aliaj 5 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 0, kaj mortis 5, 3 inoj kaj 2 viroj. Tiel la natura kresko estis -5 (-1.6%). La laborkapabla loĝantaro estis 126 homoj (40.9%).

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Bacares - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.