Baccaurea motleyana

Baccaurea motleyanarambajo estas specio de fruktarboj el Filantacoj, (antaŭe Eŭforbiacoj) kiu kreskas nature en partoj de sudorienta Azio kaj estas kultivataj por la fruktoj en Tajlando kaj en la malaja duoninsulo. La popola nomo estas rambai kaj rambi, kaj en la taja mafai-farang.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rambajo
Arbo kun fruktoj
Arbo kun fruktoj
Fabedoj laŭ APG III
Fabedoj laŭ APG III
Biologia klasado
Klado: Archaeplastida
Klado: Verda planto Chlorobionta
Klado: Streptophyta
Klado: Embriofitoj Embriophyta
Klado: Trakeofitoj Tracheobionta
Klado: Spermatofitoj Spermatophyta
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Klado: Fabedoj
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: filantacoj (''Phyllanthaceae'')
Genro: Baccaurea
Baccaurea motleyana
Müll.Arg. 1866
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
fruktoj de Baccaurea motleyana

Priskribo redakti

La arbo kreskas ĝis alteco de 9 ĝis 12 m kun mallonga trunko kaj larĝa krono. La ĉiamverdaj folioj estas brile verdaj sur la supra surfaco kaj verdec-brunaj kaj vilaj je la malsupra surfaco. La folio longas ĝis 3 cm kaj larĝas 15 cm. La specio estas dioika kun masklaj kaj inaj floroj, kiuj staras individue. Ambaŭ floroj estas fajnaj kaj havas flavajn sepalojn. La maskla floro estas ĝis 15 cm longa kaj la ina floro atingas longon de 75 cm. La frukto estas 2 ĝis 5 cm granda kaj kreskas en grupoj. Ĝi estas rozkolora, flava aŭ bruna. La fruktokarno estas blankeca; enestas 3 ĝis 5 semoj. La gusto estas dolĉa ĝis acida. Eblas manĝi ilin freŝajn, kuiritajn aŭ en marmelado aŭ vino. La arbo estas plantata ankaŭ por doni ombron. La ligno estas malbonkvalita.

 
junaj fruktoj de Baccaurea motleyana.

Eksteraj ligiloj redakti