La rondvojaĝo Bach en Turingio (germane: Bach in Thüringen) igis la muzikemulojn konatiĝi kun ok lokoj kie agadis Johann Sebastian Bach - respektive lia parencaro -, situantaj sur la teritorio de la hodiaŭa Liberŝtato Turingio.

Memorigŝildo sur la Bach-domo en Wechmar indikante la lokon kie la muzikaj Bach-mirakloj komenciĝis ...

Etapoj redakti

  • La lulilo de la Bach-anoj: Ĝi troviĝas en Wechmar. Bach-klananoj estintaj en Wechmar: Veit Bach, Ernst Christian Bach.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach-domo (Wechmar).
  • La turingia ĉefurbo Erfurto sendube plejmulton de la Bach-anoj entute gastigis: kelkaj estris la erfurtan konsilantaron orkestron, 61 infanoj baptitis tie, 12 paroj geeziĝis kaj multaj klan-anoj vivis tie.
  • En Eisenach naskiĝis kaj baptitis Johann Sebastian Bach, kvar Bach-anoj estis orgenistoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach-domo (Eisenach).
  • En Ohrdruf Johann Sebastian restis 5 jaroj (1695-1700). Aliaj Bach-anoj: Johann Christoph Bach.
  • En Arnstadt Johann Sebastian pasigis la junajn artistajn jarojn.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach en Arnstadt.
  • En Dornheim okazis la nupto de Johann Sebastian.
  • En Mühlhausen Johann Sebastian estis orgenisto (1707-08).
  • En Weimar Johann Sebastian pasigis 9 gravajn jarojn kiel kortega komponisto. Aliaj Bach-anoj kun rilato al Weimar: Wilhelm Friedemann kaj Carl Philipp Emanuel.

Fonto redakti

Broŝuro Johann Sebastian Bach - eine Lebensreise, eldonita fare de Arbeitsgemeinschaft Johann Sebastian Bach, Arnstadt.

Eksteraj ligiloj redakti