Bachant

komunumo en Francio

Bachant estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 418 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.

Bachant
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59041 [+]
Poŝtkodo 59138
Kodo laŭ INSEE 59041
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 258  (2021) [+]
Loĝdenso 241 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 13′ N, 3° 52′ O (mapo)50.2147222222223.8644444444444Koordinatoj: 50° 13′ N, 3° 52′ O (mapo) [+]
Alto 127 m - 169 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,37 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Bachant (Nord)
Bachant (Nord)
DEC
Bachant
Bachant
Situo de Bachant
Bachant (Francio)
Bachant (Francio)
DEC
Bachant
Bachant
Situo de Bachant

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bachant [+]
vdr

Ĝi estas trafluata de la rivero Sambre.

Blazono de Bachant.
Blazono de Bachant.

Geografio redakti

Bachant estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Bachant troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bachant etendiĝas sur 9,37 km².

Vidindaĵoj redakti

La bordoj de la rivero Sambre estas taŭga loko por agrablaj promenadoj. En la komunumo cetere videblas kolonkapeloj kaj preĝlokoj tipaj de la regioneto Avesnois.

Transporto redakti

En Bachant situas grava SNCF-centro rilate al la laŭspecigo de ŝutvaroj.

Administrado redakti

Bachant apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti