Back to the Future

Back to the Future (Reiro al la estonteco) estas filmo de Robert Zemeckis aperinta en 1985. Ĝi estas la unua el trifilma serio.

Reiro al la estonteco
Filmafiŝo
Filmafiŝo
filmo
Originala titolo Back to the Future
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3-a de julio 1985
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro Sciencfikcio
Kameraado Dean Cundey
Buĝeto Usona $19 000 000
Reĝisoro(j) Robert Zemeckis
Produktisto(j) Neil Canton kaj Bob Gale
Scenaro Robert Zemeckis kaj Bob Gale
Filmita en Usono
Loko de rakonto Hill Valley
Muziko de Alan Silvestri
Rolantoj Christopher Lloyd • Lea Thompson • Crispin Glover • Michael J. Fox • Thomas F. Wilson • Marc McClure • Wendie Jo Sperber • James Tolkan • Norman Alden • George DiCenzo • Frances Lee McCain • Will Hare • George Buck Flower • Billy Zane • Casey Siemaszko • Claudia Wells • Courtney Gains • Huey Lewis and the News • Jason Hervey • Jason Marin • Maia Brewton • Huey Lewis • J. J. Cohen • Donald Fullilove
Produktinta firmao Amblin Entertainment 
Universal Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • Saturn Award for Best Science Fiction Film • Saturn Award for Best Special Effects • Saturn Award for the Best Actor • Japan Academy Prize for Outstanding Foreign Language Film • Premio David di Donatello • Goldene Leinwand • International Film Music Critics Association Awards • Jupiter Awards • Premio Por Juna Artisto
IMDb
vdr

Scenaro redakti

Marty McFly, junulo el la 1980-jaroj, loĝanto de la fikcia kalifornia urbo Hill Valley, ne ŝatas sian familian situacion: lia patro George estas timema kaj malkuraĝa kaj estas premata de sia ĉefo Biff Tannen. Lia patrino Lorraine drinkadas kaj estas diketa; ŝi ne volas, ke sia filo havu koramikinon. Marty havas kiel amikon ekstravagancan scienciston, doktoron Emmet Brown ("Doc"). Tiu elpensis tempovojaĝan aparaton, post 30-jara laborado, kaj metis ĝin en aŭton (DeLorean DMC-12). Sciiginte al Marty, li provas sian maŝinon sendante sian hundon unuminute en la estontecon, filmate de Marty. Tuj poste, Doc estas murdita de libiaj teroristoj de kiuj li ŝtelis plutonion bezonatan por provizi 1,21 gigavatojn al la "flua kondensatoro", la aparato, kiu ebligas la tratempan vojaĝon. Marty, por fuĝi, ekveturas per la aŭto, neintence ŝaltas la tempajn cirkvitojn, kaj preterpasas la limon de 88 mejloj hore (140 km/h). Li estas transsendata al la estinteco, je la lasta dato, kiun Doc skribis sur la ekranon: la tago, kiam li ekhavis ideon pri la flua kondensatoro, la 5-a de novembro 1955.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La aŭto ekpaneas, kaj Marty iras piede ĝis la urbo. Tie li ekkonscias, ke li vere vojaĝis tra la tempo. Li eniras trinkejon, kaj vidas en ĝi sian junan patron, kiun jam turmentas Biff. George eliras, kaj Marty sekvas lin. George, firigardante vestantan knabinon, falas de arbo sur straton. Ĉar aŭto alvenas, Marty kuras por savi lin, kaj estas trafata de la aŭto. Li svenas, kaj vekiĝas la sekvan tagon en la ĉambro de sia estonta patrino. Ŝi enamiĝas al li. Marty ja anstataŭis sian patron en la akcidento, kiam siaj gepatroj renkontiĝis. Marty fuĝas de la domo por iri trovi la solan personon, kiu povas helpi lin reiri al 1985: Doc.

 
La urbodomo kun sia horloĝo.

Doc unue kredas, ke Marty estas frenezulo. Sed li poste kredas lin, ĉar Marty klarigas al li, kiel li havis ideon pri la flua kondensatoro, kaj montras al li la 1985-jaran videon, kie Doc klarigas sian eksperimenton. Kiam 1955-a Doc aŭdas, kiom da energio necesas por funkciigi la aparaton, li ŝokiĝas, asertante ke krom plutonio, nur fulmo povas provizi tiom da energio. Feliĉe, Marty scias kiam fulmo okazos: la sekvan sabaton, fulmo frapos la urbodoman horloĝon, kiu haltos. Doc ankaŭ klarigas al Marty, ke ĉar li anstataŭis sian patron, siaj gepatroj ne renkontiĝos kaj ne generos lin. Marty nepre devas renkontigi ilin por solvi tiun paradokson.

Marty provas esti svatisto, kaj post pluraj malsukcesoj, li elpensas planon, por ke George ŝajne savu Lorraine de seksaj petoj de Marty dum la lerneja balo. Sed Biff neatendite alvenas kaj ordonas al siaj amikoj enŝlosi Martyn en aŭtokofron. Biff eniras la aŭton, kie sidas Lorraine, kaj provas atence tuŝi ŝin. George alvenas laŭplane kaj ŝokiĝas trovante Biff anstataŭ Marty. Biff instigas lin foriri, sed George ne povas ignori la helpopeton de Lorraine. Biff tordas la brakon de George malantaŭ lia dorso, sed George fine sukcesas ŝvenigi Biff per pugnobato. Ekamanta Lorraine sekvas George ĝis la dancejo, kie ili unuafoje kisas, certigante la ekziston de Marty.

Dume, Doc ligis per dratoj la antenon de la horloĝo al du stratlampoj, sub kiuj Marty laŭplane devos verturi per la DeLorean havanta fulmoŝirmilon, je la momento kiam falos la fulmo. Doc trovas en sia poŝo leteron skribitan de Marty, en kiu li parolas pri lia estonta murdo. Doc disŝiras la leteron, sciigante al Marty la danĝeron ŝanĝi la estontecon. Marty ĝustigas la tempomaŝinon por reiri al 1985, sed 10 minutojn antaŭ sia foriro, por havi tempon averti Doc. Li sukcesas reiri al 1985, sed alvenas tro malfrue. Dum li ploras ĉe la korpo de sia amiko, Doc vekiĝas kaj malfermas sian kostumon, malkaŝante kontraŭkuglan veŝton. Li montras al Marty la leteron riparitan per glubendo. Marty demandas pri la devo ne ŝanĝi la estontecon, kaj Doc respondas, ke tio ne gravas.

La sekvan matenon, Marty eltrovas, ke sia familio pliboniĝe ŝanĝiĝis. Lorraine estas pli sana kaj malpli pruda, George nun estas memfida romanisto, kaj Biff estas servisto. Kiam Marty retrovas Jennifer, Doc alvenas kaj diras, ke li vizitis la estontecon, kaj ke ili devas kunveni por solvi problemon pri siaj estontaj infanoj. Ili tri ekflugas per nun flugpova DeLorean, kaj malaperas en la estontecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti