Bad Mergentheim

urbo en Germanio

Bad Mergentheim [Bad Mergenthajm] estas germana urbo kaj kuracloko. Bad Mergentheim troveblas en la Tauber-valo en la nord-oriento de Baden-Virtembergo. Ĝi estas la plej granda urbo en la Main-Tauber-Kreis (distrikto Main-Tauber).

Bad Mergentheim
Blazono
Bad Mergentheim (Germanio)
Bad Mergentheim (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • kuracloko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Main-Tauber
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07931 (precipe), 07930, 07932, 07937, 07938 (iuj urbopartoj)
Poŝtkodo 97980
Aŭtomobila kodo TBB kaj MGH
Oficiala Municipokodo 08128007
LOCODE DE BME
Politiko
Komunumestro Udo Glatthaar (CDU)
Adreso de la administrejo Bahnhofplatz 1
Demografio
Loĝantaro 24564 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 30′ N, 9° 46′ O (mapo)49.59.7666666666667Koordinatoj: 49° 30′ N, 9° 46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 206 m
Areo 129,97 km²
Oficiala retejo https://www.bad-mergentheim.de/
vdr

Ĝi konsistas el Bad Mergentheim-Urbo kaj 13 aliaj kvartaloj, nome Althausen, Apfelbach, Dainbach, Edelfingen, Hachtel, Herbsthausen, Löffelstelzen, Markelsheim, Neunkirchen, Rengershausen, Rot, Stuppach kaj Wachbach.

Salaj fontoj redakti

La ŝafisto Franz Gehring malkovris en 1828 salan fonton, la nunan Wilhelmsquelle. Dum la sekvaj jaroj, oni boris aliajn fontojn, do nun ekzistas:

  • Albertquelle
  • Karlsquelle
  • Paulsquelle
  • Wilhelmsquelle

Pro tiuj fontoj, Mergentheim estis titolita "Bad" (t.e. kuracloko).

Historio redakti

  • 1058 unua mencio kiel „Mergintaim“
  • 1340 urbo
  • 1526-1809 Mergentheim estis centro de la Ordeno de germanaj kavaliroj
  • 1826 salaj resanigantaj fontoj estis remalkovritaj
  • 1926 titolita "Bad"

Ĝemelaj urboj redakti

Galerio redakti


Famuloj redakti

  • En Bad Mergentheim-Hachtel naskiĝis Ottmar Mergenthaler, inventinto de la kompostmaŝino Linotype.

Eksteraj ligiloj redakti