Bad Salzungen

komunumo en Turingio, Germanio

Bad Salzungen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Ekde la 1-a de decembro 2020 ankaŭ la eksa najbara komunumo Moorgrund apartenas al la teritorio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 23 013 loĝantojn. Bad Salzungen situas borde de la rivero Werra.

Bad Salzungen
Blazono
Bad Salzungen (Germanio)
Bad Salzungen (Germanio)
DEC

Map

kuracloko • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03695
Poŝtkodo 36433
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063003
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Bohl
Partio de komunumestro Freie Wähler ("liberaj balotantoj")
Adreso de la administrejo Ratsstraße 2
Demografio
Loĝantaro 23013 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 49′ N, 10° 14′ O (mapo)50.81166666666710.233333333333Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 241 m
Areo 98,5 km²
Oficiala retejo https://www.badsalzungen.de/
vdr

Krom la kuracloka fremdultrafiko gravas ankaŭ la maŝinkonstrua industrio.

Historio redakti

Salboligejoj riĉigis la lokon situantan ĉe Werra-rivero ekde la 8-a jarcento kaj provokis oftajn kverelojn pri la posedo de la komunumo. En la jaro 775 Karolo la Granda donacis la tuton sub la latina nomo Villa Salsunga al la Abatejo Hersfeld. Ŝanĝantaj posedantoj, incendioj kaj militetoj damaĝis la urbon kaj la ekfloron de la metio de la salboligistoj. Krome la pli malmultekostaj franca kaj hispana salo konkurencis preme. Tial oni post 1550 evoluigis pli ŝparan metodon, nome la uzon de salkolektaj muroj. La unua moderna tiaĵo starigitis en Salzungen en 1590; tamen la salo ne iĝis enspezegilo aŭtomate. Sed oni denove sukcesis ekflori kiam post 1840 trovitis pli altkvalitaj saloj. Ĉirkaŭ 1800 oni rekovris la sanigajn efektojn de salo kio malfermis tute novajn perspektivojn. La fervojlinioj ĉie ajn konstruitaj pluse favorigis la modon de kuracejumado. En 1921 la komunumo ricevis la rajton nomiĝi banurbo. Surlokaj kuractraktadoj, kuracado ĉe la salkolektaj muroj kaj ĉe la banoj funkcias ĝis hodiaŭ efikege. En 1939 malfermitas modernega kuracejdomo ĉe la lageto Burgsee meze en la urbo kun belaj ĉeborda teraso kaj promenejo en la parko.

Vidindaĵoj redakti

Gravaj sakraj ejoj estas Husen-kirko, unu el la plej malnovaj kristanaj preĝejoj en la regiono (de 724, renoviĝo en 1161/1513; longtempe tombeja kirko), kaj la malfrugotika Kirko Sankta Wendelin (de 1481; unue hospitala kirko). La Urbodomo, la renesancstila bieno Haunscher Hof (hodiaŭ biblioteko), la klasikisma Paroĥuja preĝejo Sankta Simplicius, la ĝardeno de la salkolekta muro kun historia inhalejo proksime de la stacidomo kaj multaj hennebergaj trabfakaĵoj beligas la urban silueton. Ekzistas ankaŭ interesa Regionhistoria muzeo.

Ĉiujare elektatas salregino. Ĉirkaŭ 10 km for de Bad Salzungen, en Merkers, troviĝas aventur-gapminejo kun kristalkavernoj, muzeo (i.a. pri ekspluato de kalio) kaj ora ĉambro.

Homoj rilataj al Bad Salzungen redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
kuraca centro kaj mezo de la salkolekta muro en Bad Salzungen
 
modelo de la salkolekta muro en la muzeo mini-a-thür (Ruhla)
 
kastelo Wildprechtroda
 
la "burga lago"