Bad Zurzach

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bad Zurzach (stacidomo).
Bad Zurzach
Blazono
Turo de Bad Zurzach
komunumo en Svislando • eksa municipo • limurbo • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 35′ 15″ N 8° 17′ 40″ O / 47.58750 °N, 8.29444 °O / 47.58750; 8.29444 (mapo)Koordinatoj: 47° 35′ 15″ N 8° 17′ 40″ O / 47.58750 °N, 8.29444 °O / 47.58750; 8.29444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4344 (2018)
Areo 6,52 km²
Alteco 341 m super marnivelo
Poŝtkodo 5330
Komunumkodo 4323
Mapo de Bad Zurzach
vdr

Pri la komunumo redakti

Bad Zurzach (kiu ĝis la 1-a de decembro 2006 oficiale nomiĝis Zurzach - prononcu curcaĥ) estas kuracloko, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4 344 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018.

Geografio redakti

 
Reformita preĝejo de Bad Zurzach

La komunumo Bad Zurzach situas sur ebenaĵo sude de la rivero Rejno kaj norde de la Argovia Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,52 km², de kiuj 2,78 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,82 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 521 m s.m. sur la tavolo Achenberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 318 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bad Zurzach limas en nordo al Küssaberg (Germanio), en oriento al Rekingen, en sudo al Tegerfelden, en sudokcidento al Döttingen, en okciento al Klingnau, kaj en nordokcidento al Rietheim AG.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la fervojlinioj de Koblenz kaj de Waldshut tra Eglisau al Vinterturo. La linio de Waldshut al Vinterturo estas servata per regionaj trajnoj de la turgovia fervojkompanio THURBO.

Historio redakti

El arkeologiaj trovaĵoj evidentiĝas, ke en la regiono de Zurzach jam en la 3-a jarmilo a.K. dum la neolitiko setlis homoj. Aliaj trovaĵoj datiĝas el la 12-a jarcento a.K. el la bronzepoko. Ĉirkaŭ en la jaro 400 a.K. estiĝis sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo kelta setlejo kun la nomo Tenedo. Post la malvenko de la helvetoj kontraŭ la armeoj de Julius Caesar apud Bibracte en 58 a.K., la romianoj estis la novaj regantoj en Tenedo. La vilaĝo fariĝis grava fortikaĵo apud la legionejo Vindonissa. Estis konstruita ponto trans Rejno, defendoinstalaĵo kun duobla kastelo kaj konsiderinda setlejo. En la jaro 401 la romianoj forlasis la limlokon Tenedon kaj retiriĝis trans la Alpoj al Italio.

En la jaro 344 mortis en la tiama Tenedo la Sankta Verena, sur kies tombo estis poste konstruita preĝejo. La loko tiam fariĝis pilgrimejo, kiu en la jaro 888 fariĝis posedaĵo de la Monaĥejo Reichenau. En mezepoko Zurzach fariĝis siginifa foirejo.

En la jaro 1415 Zurzach kune kun la tuta Argovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. La loko tiam estis integrita al la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Zurzach fariĝis distriktĉefloko en Kantono Baden, kaj gardis tiun funkcion kiam la distrikto Zurzach estis en la jaro 1803 post la pereo de la Helveta Respubliko integrita en la nova Kantono Argovio.

En la jaro 1914 en Zurzach estis malkovrita termalfonto okaze de borado por salo. Oni unue refermis la fonton kaj nur 40 jarojn poste ekutiligis ĝin por kuracbanejo. La 5-an de septembro 1955 oni realboris la termalfonton kaj la unuaj bangastoj venadis al Zurzach. La loko evoluis al unu el la plej signifaj kuraclokoj de Svislando. Kun efiko de la 1-a de decembro 2006 la komunumo ŝanĝis per publika baloto sian nomon de Zurzach al Bad Zurzach. Per la aldono de la vorto "Bad" (en Esperanto "banejo") al la nomo de la komunumo ĝi volis emfazi la signifon de la loko kiel kuracloko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen