Badacsony

Hungara monto

Badacsony [badaĉonj] estas durroka monto en Hungario apud Balatono, kie estas la plej alta monto. Ĝia karaktera formo estas trunkita konuso havanta belegan panoramon el la kontraŭa Fonyód. La cirklorondo estas 11 km-ojn longa, la supra altebenaĵo estas 1 km-ojn larĝa, alto super marnivelo estas 437 m. Oni profitas la deklivojn ĝis alteco 280 m por vinkulturado. Oni minis bazalton inter 1903-1965. Poste la monto iĝis protektata. Badacsony estas centro de vinregiono Badacsony, krome estas tre grava turista loko de Balatono. Ĉe la vinberejo troviĝas vinkelo de poeto Aleksandro Kisfaludy.

Panoramo el supro de Badacsony al Balatono
Panoramo al Badacsony
Videblaj bazaltaj rokoj en monto Badacsony

La ĉirkaŭaĵo (konata pri vinkulturo) havas la nomon "vinregiono Badacsony". Apudaj komunumoj estas Badacsonytomaj kaj Badacsonytördemic.

Fontoj redakti