Badlandoj estas speco de seka tereno kun tero riĉa je argilo kiun intense eroziis vento kaj akvo. Kanjonoj, ravinoj, huduoj kaj similaj geologiaj formoj estas ofte trovataj en badlandoj. Ofte estas malfacile promeni en badlandoj. Ili kutime prezentas mirindan elmontraĵon de koloroj en kiu alternas malhel-nigraj/bluaj karbostrioj, helaj argiloj, kaj ruĝaj skorioj.

La Badlandoj Chinle ĉe Nacia Monumento Grand Staircase-Escalante
Geologia Parko Toadstool en nordokcidenta Nebrasko
Terenoj apud Drumheller (Alberto)

La termino "badlandoj" (de angla "bad lands" = malbonaj terenoj) reprezentas terminologian interkonsenton en Nordameriko: la dakotoj nomis ĉi tian terenon mako sica kaj la hispanaj kolonistoj nomis ĝin malpais - ambaŭ terminoj laŭvorte tradukiĝas kiel "malbona tereno" - dum la francaj peltokomercistoj nomis ĝin les mauvaises terres à traverser ("la malbonaj terenoj por transiri"). La nomo ankaŭ estas taŭga: en badlandoj estas krutaj deklivoj, malkompakta, seka tero, glita argilo, kaj profunda sablo, kiuj ĉiuj malhelpas veturadon kaj aliajn uzojn de la terenoj. Badlandoj formiĝas en sekaj regionoj kie malofte sed intense pluvas, kie vegetaĵo malabundas kaj kie la sedimentoj estas molaj, kio kune faciligas fortan erozion.

Iuj el la plej famaj fosiliaj bedoj troviĝas en badlandoj, kie erozio rapide malkovras la diversajn ter-tavolojn kaj la malmulteco de vegetaĵo faciligas la trovadon de fosilioj.

Oni trovas iujn el la plej konataj badlandoj en Usono kaj Kanado. En Usono, Ŝtata Parko Makoshika en Montano, Nacia Parko Theodore Roosevelt en Norda Dakoto kaj Nacia Parko Badlands en Suda Dakoto kune kovras serion de vastaj badlandoj. Alia populara regiono de badlandoj estas Geologia Parko Toadstool en la Nacia Prerio Oglala de nordokcidenta Nebrasko. Estas granda regiono de badlandoj en Alberto (Kanado), precipe en la valo de la rivero Red Deer, kie troviĝas Dinosaŭra Provinca Parko. La Reĝa Muzeo de Paleontologio Tyrrell en Drumheller (Alberto) ankaŭ estas en badlanda tereno kaj prezentas fosiliojn trovitaj en tiu regiono. Tion ankaŭ faras la Dinosaŭra Nacia Monumento en Utaho (Usono).