Badlapur
Badlapur, laŭ marate बदलापूर estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Thane. Ĝi apartenas al urbaro de Mumbajo.
Badlapur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 421504 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 9′ N, 73° 16′ O (mapo)19.1573.262Koordinatoj: 19° 9′ N, 73° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 44 m [+] | ||
Areo | 35,68 km² (3 568 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Badlapur [+] | |||
Geografio redakti
Badlapur situas laŭ rivero. Ulhasnagar troviĝas 13, Kaljan-Dombivali 21, distrikta sidejo Thane 32, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 52, Nasiko 108, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 230, tutlanda ĉefurbo Delhio 1127, Kolkato 1613 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Badlapur havis populacion de 174 226. La legopovo estas 91,7%, pli alta, ol la ŝtata mezumo.
Historio redakti
Badlapur estiĝis ek pluraj vilaĝoj, inter ili la plej grava estis Kulgaon, tial la urbego estas konata ankaŭ Kulgaon-Badlapur.
Ekonomio redakti
Badlapur estas konata pri bredado de ĉevaloj. Komence digo 65 metrojn alta funkcias.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
Religioj redakti
En Badlapur vivas majoritate hinduoj 81%, krome budhanoj 12%, islamanoj 3,8%, kristanoj 1,7%, ĝainistoj 0,6%.
Klimato redakti
Badlapur havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po ĉirkaŭ 2005 mm. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 22-32 °C.
Trafiko redakti
Badlapur havas trairan fervojan linion, kaj tie kruciĝas 2 ĉefvojoj. Tra la rivero ponto helpas la trafikon.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj