islamoanimismo

La bagaraoj (arabe البقارة, baqqarah, kio signifas "bov-paŝtistoj") estas nomada beduena etno, kiu vivas en Afriko inter la lago Ĉado kaj la Nilo en la ŝtatoj Sudano (plejparte en Darfuro), Niĝero, Ĉado, Kameruno, Niĝerio kaj Centr-Afrika Respubliko. Ili ankaŭ estas konataj sub la nomo ŝuva-araboj (Shuwa Arabs). Ili estas bovbredistoj migrantaj laŭsezone inter la herbejaj regionoj dum la malseka sezono kaj riverareoj en la seka. Plejparte ili parolas la ĉad-araban dialekton, kiu ankaŭ estas nomata ŝuva-araba.

Bagaraoj
etnotribo
Suma populacio
1 000 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
ĉada araba lingvo
Religio
vdr

La bagaraoj dividas sin je pluraj triboj, kiuj por ilia identeco estas pli gravaj ol ilia identeco kiel bagaraoj. Tradicie ili estas konataj kiel sklavkomercistoj, kiuj rabatakas agrokultivantajn etnojn en pli sudaj regionoj. La bagaraoj estas sunaismaj muslimoj.

La bagaraoj de Darfuro kaj Kordofano estis la plej gravaj anoj de la Mahdo Muhammad Ahmad en la Mahda insurekcio de 1881 ĝis 1899.

La grava dua surao de la Korano nomiĝas al-Baqara (la bovino), sed ĝi estas skribata per la litero q.