Bahíyyih Khánum naskiĝis dum 1846 en Teherano kaj mortis la 15-an de julio 1932 en Ĥajfo. Ŝi estis la unua filino de Bahá'u'lláh, la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, kaj de lia unua edzino Ásíyih Khánum (Navváb).

Bahiyyih Khanum
Bahíyyih Khánum in 1895
Bahíyyih Khánum in 1895
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1846 (1846-01-01)
Morto 15-an de julio 1932 (1932-07-15) (86-jaraĝa)
en Ĥajfo
Familio
Patro Baháʼu'lláh
Patrino Ásiyih Khánum
Frat(in)oj Mírzá MihdíʻAbdu'l-Bahá • Mírzá Muhammad `Alí • Díyá'u'lláh • Mirza Badi'u'llah Effendí
Okupo
Okupo verkisto
vdr
Tombo de Bahíyyih Khánum

La patro donis al ŝi la titolon "Plejgranda Folio Sankta". Ŝi estis aparte kara al sia patro kaj estis konsiderata ene de la Bahaa Kredo kiel unu el la plej grandiozaj virinoj de la homaro:

"Vere, Ni altigis vin al rango plej elstara inter la virinoj, kaj donaci al vi en Mia kortego tian staton kian neniu virino superis." (Bahá'u'lláh, citita en "The Bahá’í World", vol. V, p. 171)

Ŝi restis fidela je la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, dum la jaroj de konfliktoj ene de la familio de Bahá'u'lláh, kiuj okazigis la ekskomunikadon de multaj familianoj.

Ŝi aparte subtenis la Gardanton de la Bahaa Kredo Shoghi Effendi dum malfacilaj tempoj, kiel la forpaso de `Abdu'l-Bahá aŭ la vojaĝoj de la Gardanto for de la Bahaa Mondcentro.

Ŝi neniam edziniĝis.

Ŝia tombo troviĝas en la Bahaaj Ĝardenoj de la Monto Karmel, malsupre de la Bahaa Arko, ne for de la tomboj de sia patrino kaj de siaj du fratoj. Tiel estis la ŝoko por la Administra Ordo Bahaa, ke oni ne celebris la religiajn festivalojn dum naŭ monatoj. (Shoghi Effendi en sia telegramo al la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Usono kaj Kanado).

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.