Bahrajĉ
Bahrajĉ, hindie बहराइच, urdue بہرائچ estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas.
Bahrajĉ | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 271801 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 34′ N, 81° 36′ O (mapo)27.57416666666781.595833333333Koordinatoj: 27° 34′ N, 81° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 126 m [+] | ||
Areo | 13,3 km² (1 330 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bahraich [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Bahrajĉ havis 186 223 da loĝantoj kun legopovo 64%.
Geografio redakti
Bahrajĉ situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 126 m. super la marnivelo. Nepalganĝ jam en Nepalo troviĝas 53, Gonda (urbo) 63, Barabanki 84, Basti 85, Lakhimpur kaj Sitapur po 91, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 105 (voje 125), Kanpur 179, Agra 355, tutlanda ĉefurbo Delhio 446, Kolkata 880, Mumbajo 1311 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Laŭ kelkaj historiistoj en la mezepoko tiu loko estis la ĉefurbo de dinastio "Bhar". Tial, ĝi estis nomita kiel "Bharajĉ", kiu poste estis konata Bahrajĉ.
Ekonomio redakti
Bahrajĉ estas agrikultura urbego, dum la brita periodo ĝi estis fama merkato por grajnoj. Eĉ hodiaŭ ĝi estas fama pro agrikulturaj produktoj kiel tritikoj, rizoj, maizoj, sukeroj, tomatoj kaj mustardoj dum restis ankaŭ la merkata bazo, ofte por Nepalo. En la ĉirkaŭaĵo estas ankaŭ densaj arbaroj, kie oni produktas konstrulignojn kaj meblolignojn. Menciindas la silkobredado.
Lingvoj redakti
En Bahrajĉ la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, neoficiale la angla, eĉ sanskrita.
Religioj redakti
La ĉefa religio en Bahrajĉ estas hinduismo preskaŭ (66%), poste islamo (33,5%), krome aliaj.
Eduko redakti
En Bahrajĉ en altlernejoj kaj islamaj akademioj okazas la plej altnivela eduko.
Trafiko redakti
El Gonda alvenas ĉefa fervoja linio al Bahrajĉ, sed poste ĝi pluiras nur flanka linio pli norden. Tamen nuntempe estas progreso por esti ĉeflinio, eĉ pliaj linioj. 4 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj kuras al tiu ĉi urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Nepalo en Nepalganĝ. Enurbe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato redakti
Bahrajĉ situas en varma humida subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1241 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro. La nebuloj estas tre oftaj de la malfrua decembro ĝis la malfrua januaro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
- horloĝa turo
- maŭzoleo
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Bazaro
-
Altlernejo