Bai Juyi

ĉina poeto

Bai Juyi (白居易 Wade-Giles: Po Chu-yi, Esperante: Baj Ĝjuji), ankaŭ Po Kiu-yi (772 - 846) estis ĉina poeto kaj politikisto. Liaj poezioj kun popola lingvo (laŭdire li konservis nur la poemojn, kiujn lia servistino komprenis[1]) spegulas la mizeran vivon de tiama popolo. Li mem, tamen, ĝuis komfortan vivon dum siaj malfruaj jaroj, kaj ofte komentis pri sia bona bona stato[2].

Bai Juyi
Persona informo
白居易
Naskiĝo 28-an de februaro 772 (0772-02-28)
en Xinzheng, Dinastio Tang
Morto 23-an de septembro 846 (0846-09-23) (74-jaraĝa)
en Lŭojango
Tombo Tomb of Bai Juyi vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Tang vd
Familio
Patro Bai Jigeng vd
Infanoj Bai Jinluan • Bai Jingshou vd
Profesio
Okupo poeto • verkistobikŝuo • kaligrafo • politikisto vd
Verkado
Verkoj Song of Everlasting Regret vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis guberniestro de Suĝoŭo ĝis 827.[3] En tiu jaro, Bai Juyi fariĝis Direktoro de la Imperia Biblioteko en Ĉangano, kaj je la sekva jaro, li fariĝis Vic-Ministro pri Justeco[4]. En 829 li petis, kaj ricevis, la postenon de Konsilanto al la Rekta Heredonto en Lŭojango; li tenis aliajn postenojn, sed restis tie ĝis sia morto.[5]

Verkoj redakti

Bai Juyi ofte nomis sin “senbrida” dum siaj fruaj jaroj, kaj verŝajne kontrastis sian libervolan esprim-manieron kun tiuj de la poetoj, kiuj preferis pli regulitajn stilojn. Ekzemple, lia fama poemo, “En la Montoj, Mi Senakompane Ĉantas Poemojn” priparolas lian emon spontane diri poemon, responde al la vido de familiano, amiko, aŭ bela pejzaĝo[6]. Tamen, tiu facileca spontaneco estis zorge prilaborita, precipe ĉe liaj fruaj poemoj, kiujn laŭ Zhang Lei li multe reverkis[7].

Li faris poem-interŝanĝojn kun Liu Yuxi kaj Yuan Zhen[8].

Bai Juyi kompilis plurajn manuskriptajn kolektojn de siaj poemoj, kaj verŝajne ili enhavas la plimulton el la poemoj, kiujn li verkis dum lia oldula vivo en Lŭojango[9].

Referencoj redakti

  1. Owen, Stephen. (2006) The Late Tang: Chinese Poetry of the Mid-Ninth Century (827-860). Cambridge, Massachusetts: Harvard University Asia Center. ISBN 0-674-02137-1., p. 47
  2. Owen, pp. 49-50
  3. Owen, p. 42
  4. Owen, p. 42
  5. Owen, p. 42
  6. Owen, p. 89-90
  7. Owen, p. 42
  8. Owen, p. 68
  9. Owen, pp. 42-43

Eksteraj ligiloj redakti