Bajánsenye [bajanŝenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter.

Bajánsenye
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9944
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 478  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 48′ N, 16° 23′ O (mapo)46.8016316.38422Koordinatoj: 46° 48′ N, 16° 23′ O (mapo) [+]
Areo 21,85 km² (2 185 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bajánsenye (Hungario)
Bajánsenye (Hungario)
DEC
Bajánsenye
Bajánsenye
Situo de Bajánsenye

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bajánsenye [+]
vdr
Bajánsenye, church

Bazaj informoj redakti

Bajánsenye konsistas el 4 iamaj vilaĝoj: Bajánháza, Senyeháza, Dávidháza, Kotormány, kiuj unuiĝis en du manovroj, en 1939 kaj 1950. La lasta vilaĝo estas turkdevana, ja la hungaroj ankaŭ turkaj tribetoj alvenis. La aliaj estas hungaraj nomoj.

Historio redakti

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj farmoj. Ĉiu farmo konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo. La tataroj kaj la turkoj ne povis detrui tiujn vilaĝojn.

La vilaĝo estas trapasejo kaj fervoje, kaj voje al Slovenio. Apud la komunumo estas artefarita fiŝlago. En la komunumo estas katolika kaj luterana preĝejoj. En la alia flanko de la landlimo estas Hodoš, kun kiu estas frataj kontaktoj.

Kaj en Bajánsenye, kaj en Hodoŝ nuntempe nuliĝis la historiaj farmoj, tamen estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.